Preskaŭ 4 % de la hejmaj komputiloj uzas GNU/Linukson

Laŭ datenoj de Statcounter GNU/Linukso estas uzata en 3,77 % de la hejmaj komputiloj (tekokomputiloj kaj tablaj komputiloj)1. En la grafiko ni povas vidi, ke en Januaro de 2021 la GNU/Linuksa elcento estis 1,91 %, kio signifas, ke en tri jaroj ĝia populareco duobliĝis. Indas ankaŭ mencii, ke la elcento de Chrome OS (kiu uzas la kernon Linukson) estas 1,78 %.

Tamen tiu statistiko ne estas plene fidinda, ĉar la spurilo de Statcounter estas instalita nur en 1,5 milionoj da retejoj2. Krome, kelkaj uzantoj de GNU/Linukso — tiuj, kiuj pli zorgas pri la privateco — uzas ilojn, kiuj ŝanĝas la User-Agent (ekzemple Tor Browser, kiu ŝajnigas la uzadon de Windows por pli bone kamufli sin).

Ĉiuokaze temas pri impresa kreskado, kiu verŝajne daŭros en la sekvaj jaroj, ĉar GNU/Linukso estas pli kaj pli uzata en lernejoj kaj multaj landoj klopodas pliigi sian teknologian suverenecon (GNU/Linukso estas la plej malmultekosta kaj sekura maniero fari tion).


  1. https://gs.statcounter.com/os-market-share/desktop/worldwide/#monthly-200901-202401 

  2. «Our tracking code is installed on more than 1.5 million sites globally»: tio estas kio ili diras en https://gs.statcounter.com/faq#methodology

Komentoj