Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

La videluda industrio enspezas multege da mono. Tamen ekzistas miloj kaj miloj da ludoj, kiuj povas esti senkoste ludataj. Mi ne nur parolas pri liberaj videludoj, sed ankaŭ pri malnovaj ludoj de ludmaŝinoj, videludiloj, ktp.

Se vi uzas GNU/Linukson, vi povas instali multajn ludojn per la pako-administrilo de via distribuaĵo. Aliaj ludoj estas distribuitaj per la formatoj Flatpak, Snap, AppImage, aŭ oni devas kompili ilin. Por trovi liberajn videludojn mi rekomendas LibreGameWiki.

Tamen, ni ne nur havas liberajn ludojn, sed miloj da malnovaj ludmaŝinaj ludoj, kiuj povas esti ludataj per la MAME-imitilo1. Ankaŭ estas imitiloj por videludiloj, por ludoj nur en Windows disponeblaj, ktp. Multaj malnovaj ludoj estas tre originalaj kaj amuzaj, tiom ke la plejparto de la modernaj ludoj estas nuraj imitaĵoj kaj inspiroj kun pli kvalitaj grafikoj.

Estas ja homoj, kiuj preferas nuntempajn videludojn, kiuj kunportas novajn ideojn kaj havas bonan bildan distingokapablon. La problemo estas, ke multaj el tiuj ludoj estas proprietaj, kostas monon kaj kutime nur disponeblas en majoritataj lingvoj. Aliflanke liberaj ludoj ĉiam povas esti plibonigitaj kaj kutime disponeblas en multaj lingvoj. Mi preferas doni monon por antaŭenigi la disvolvon de liberaj ludoj ol elspezi monon por io, kiun mi ne povas modifi.

Aliflanke, ne aĉeti videludojn ĉiam estos la plej sana kaj ekologia decido. La plej grandaj firmaoj de la industrio kreas videludilojn ĉiujn kelkajn jarojn. Tiumaniere ili instigas la konsumismon kaj generas elektronikajn rubaĵojn. Ludoj, kiujn vi aĉetis, ĉesos funkcii en la novaj videludiloj. Ankaŭ ekzistas ludoj, kiuj vendas virtualaĵojn... Nu, ili estas ludoj kreitaj por malriĉigi vin kaj dependigi vin; evitindas.

Ideale estas havi maŝinon, kiu ebligas al vi ludi ĉiun ajn ludon, de ĉiu ajn epoko, per ĉiu ajn bilda distingokapablo... Tiu maŝino estas, laŭ mi, komputilo kun GNU/Linukso.

Ĉiuokaze, preskaŭ ĉiam plej bonas iri al la strato kaj fari sporton. Ne bonas resti horojn post horoj antaŭ ekrano, kvankam la ludoj estas liberaj.


  1. Eblas instali ĝin per sudo apt install mame en distribuaĵoj bazitaj sur Debiano. Ludoj (ROMs) povas esti elŝutitaj en https://archive.org/download/mame-merged/mame-merged/, https://www.mamedev.org/roms/ kaj en multaj aliaj paĝoj. En Debiano oni devas konservi la ludojn en la dosierujo ~/mame/roms

Komentoj