Malpliigi la ekranan bluan lumon per Redshift

Blua lumo estas emisiita de naturaj fontoj, kiel la suno kaj ekranoj de elektraj aparatoj. Oni konsideras, ke ĉirkaŭ triono de ĉiu la lumo videbla de homoj estas blua. Tro da ricevado de tia lumo kaŭzas gravajn sanajn problemojn.

Luma spektro en nanometroj

La intervalo de la onda longeco de la blua lumo estas inter 380 kaj 500 nanometroj. Oni povas siavice dividi ĝin en blua-purpura lumo (380-450 nm) kaj blua-turkisa lumo (450-500 nm). La unua estas tiu, kiu plej da energio havas, ĉar ĝi havas malpli da onda longeco, kaj povas kaŭzi astenopion1, sonĝaj problemoj2, la frua apero de aĝ-rilata makula degenero34... La dua estas malpli damaĝa al la homa okulo.

Por preventi sanajn problemojn esencas malpliigi la longedaŭra ricevado de blua lumo. Ne bonas ricevi artefaritan lumon de ekranoj dum longaj tempoperiodoj. Kiam oni uzas aparatojn kun ekrano rekomendindas, ke ĝia lumo estu plej simila kiel eblas al la natura lumo de la ĉirkaŭaĵo.

La programo Redshift ebligas agordi la koloran temperaturon de la ekrano por adapti ĝin al la natura lumo. La kolora temperaturo rekte rilatas al sia onda longeco2; do la programo malpliigas la bluan lumon. Ĉi tiu programo utilas, inter aliaj aferoj, por ke la okuloj estu malpli incitita, kiam vi nokte laboras antaŭ la komputilo. En distribuoj bazitaj sur Debiano oni povas instali ĝin plenumante...

sudo apt install redshift

Kiam instalita, oni povas plenumi ĝin en la terminalo specifante nian lokon (la latitudon kaj longitudon). Ekzemple, se vi estas en Vigo (en Hispanio), vi devas skribi redshift -l 42.13:8.43, ĉar ĉi tiuj estas ĝiaj koordinatoj.

Koordinatoj de Vigo, laŭ Vikipedio.

Se ni ne volas skribi la lokon ĉiam, kiam ni plenumas la programon, ni povas konservi ĝin en agordan dosieron en ~/.config/redshift.conf.

[redshift]
location-provider=manual

[manual]
lat=42.13
lon=8.43

Redshift uzas kolortemperaturon pli altan dum la tago (pli da blua lumo) ol dum la nokto. Oni povas ŝanĝi la implicitajn valorojn per la argumento -t TAGO:NOKTO kaj ĝiaj respektivaj agordaj opcioj, temp-day kaj temp-night.

En distribuoj bazitaj sur Debiano la pako redshift-gtk provizas grafikan interfacon kaj bildeton en la lanĉobreto, kio ege faciligas ĝian uzon. Ni povas komenci la programon el la menuo de programoj aŭ plenumante redshift-gtk en la terminalo.

Ni povas ankaŭ igi, ke la programo aŭtomate plenumu ĉiam, kiam ni ŝaltas la komputilon...

Kiel aŭtomate plenumi Redshift-on post la startiĝo en Debian testing.

Redshift estas bona maniero limigi la ricevadon de artefarita blua lumo; alia pli simpla maniero estas pasigi malpli daŭrajn labortagojn antaŭ komputilo.

La bildo de la luma spektro estis publikigita de Fulvio314 en Wikimedia Commons sub la CC BY-SA 4.0-permesilo.


  1. Lin, J. B., Gerratt, B. W., Bassi, C. J., & Apte, R. S. (2017). Short-wavelength light-blocking eyeglasses attenuate symptoms of eye fatigue. Investigative ophthalmology & visual science, 58(1), 442-447. 

  2. Chellappa, S. L., Steiner, R., Oelhafen, P., Lang, D., Götz, T., Krebs, J., & Cajochen, C. (2013). Acute exposure to evening blue‐enriched light impacts on human sleep. Journal of sleep research, 22(5), 573-580. 

  3. Villegas-Pérez, M. P. (2005). Exposición a la luz, lipofuschina y degeneración macular asociada a la edad. Archivos de la Sociedad Española de Oftalmología, 80(10), 565-567. 

  4. Taylor, H. R., Munoz, B., West, S., Bressler, N. M., Bressler, S. B., & Rosenthal, F. S. (1990). Visible light and risk of age-related macular degeneration. Transactions of the American Ophthalmological Society, 88, 163. 

  5. Ley de desplazamiento de Wien (s.f.). En Wikipedia. Konsultita je la 17-a de aŭgusto de 2019, de https://es.wikipedia.org/wiki/Ley_de_desplazamiento_de_Wien 

Komentoj