Ne malŝparu vian vivon vidante reklamojn

Vi spektas videon, kiun vi ŝatas. La video estas interrompita. Ĝena reklamo. Denove en la video. Sponsorado. Abonu. Komentu...

Malrapideco, poluado, konsumismo

Ciferecaj reklamoj igas vin aĉeti senutilajn aferojn, kiujn vi ne bezonas, kaj malŝpari valoran tempon. Aldone reklamoj igas, ke retpâgoj ŝarĝiĝu malpli rapide, kaj estigas multege da CO2-emisioj (kaj rekte kaj nerekte).

Reklamoj, kiuj mortigas

Reklamoj ĉiam estis uzataj por trompi niajn perceptojn pere de la psikologio. Reklamantoj vendis tabakon kvazaŭ liberigan simbolon, malsanajn manĝaĵojn kvazaŭ sanajn... Poste okazis problemoj de sano kaj morto al homoj, kiuj estis konvinkitaj per tiuj reklamoj.

Vi pagas ilin per viaj mono kaj tempo

Se vi aĉetas Interrete reklamitan produkton, la parto, kiu kostis al firmaoj produkti kaj vidigi la reklamon, estas pagata de vi: per viaj tempo kaj mono (memoru, ke estas riĉega industrio).

Cenzuro

Vi ne povas esprimi nekonvenciajn politikajn opiniojn, nudeco ne eblas... Reklamantoj ne ŝatas riskojn, ĉio devas esti kontrolita. Se ili ne ŝatas vin, via video ne gajnos monon, ne aperos en la serĉrezultoj. Ĉio, kio ne kontribuas al la konsumismo estos ignorita, ĉar tio ne donas al ili monon.

Sen privateco

Multaj firmaoj gvatas ĉion, kion vi faras en la Interreto, kreante psikologiajn profilojn, kiuj ebligas al reklamantoj plibonigi manierojn kontroli vin.

Vivo sen reklamoj

Pro tio mi blokas la reklamojn de retejoj, videoj (inkludante sponsoradojn), ktp. Per la ŝparita tempo mi povas pli rapide trovi la informon, kiun mi serĉas, kaj legi artikolojn aŭ senatende spekti videojn. Tio ebligis al mi, lerni pli en malpli da tempo kaj pasigi pli da tempo farante tion, kion mi ŝatas fari.

Se mi devas aĉeti ion, mi klopodas inteligente aĉeti ĝin:

  • Kiuj estas la ingrediencoj?
  • Ĉu estas opcioj pli altkvalitaj?
  • Kie ĝi estis produktita?
  • Kiom ĝi kostas?
  • ...

Se mi ŝatas ion kaj volas subteni ĝin, mi faras tion rekte (sen perantoj), por ke ĝi ricevu pli da mono ol tiom, kiom ĝi ricevus, se mi vendus mian tempon al trompaj reklamantoj.

Kompreneble, Interreta reklamado daŭre ekzistos, ĉar ĉiam estos iu sponsorita artikolo, iu video financita de firmao, ktp. Bonŝance eblas eviti multajn reklamojn per programoj kiel uBlock Origin kaj Piped.

Komentoj