YouTube privatece per Piped

Same kiel Invidious, Piped disponebligas alian fasadon por YouTube, kiu liberas kaj respektas vian privatecon.

La avantaĝo de Piped estas, ke ĝi funkcias per SponsorBlock, do vi ne perdas vian tempon senvole vidante sponsoritajn partojn de videoj. Mi nur menciis la funkciojn, kiujn mi konsideras plej utilaj; en la projekta retejo estas pli detala listo.

YouTube-kanalo vidita per Piped

Kelkaj malavantaĝoj rilate al Invidious estas, ke ĝi ne permesas ordigi la videojn de kanalo laŭ iliaj malnoveco aŭ populareco, sed ĝi simple montras la lastajn videojn de la kanalo; ne estas butono por elŝuti videojn kaj aŭdaĵojn; ne eblas vidi filmeran bildeton per movado de la muŝo sur la templinion; ne aperas la videa bildeto, kiam vi konigas ligilon...

Vi povas ripetadi videojn, vidi komentojn, legi videajn priskribojn...

Jen mi montras videon ŝarĝitan per Piped:

Malaĉas, ke ekzistas liberaj alternativoj por liberaj programoj. Mi estas sata pri la funkciado de Piped, sed mi ankaŭ ŝategas Invidious. Ambaŭ estas bonaj opcioj, multe pli bonaj ol rekte uzi YouTube, ĉar vi ŝparas tempon evitante reklamojn, vi protektas vian privatecon kaj vi donas nenion da mono al YouTube.

Komentoj