Profesoroj ne lernigos vin kodumi

Mirigas min, ke estas homoj kiuj travivis mem kiel funkcias la lernosistemo kaj ankoraŭ pensas, ke ili povos lerni kodumi per instruado en klasĉambro.

Mi dubegas, ke ili povos lerni ion utilan el instruistoj, kiuj kaŝas post skribtablo kaj mankas realan sperton pri programado. Estas stulta intenci lerni ion utilan pri datumbazoj el iu kiu neniam desegnis nek laboris kun malsimpla datumbazo en la reala mondo kaj nur rediras kiun aliuloj skribis en lernolibroj.

Dum mia sperto en la labormondo mi konstatis la senutileco de jaroj kaj jaroj de universitato. Mi, kiu ne lernis kodumado en la universitato, ege superas al kiuj ĉeestis dum jaroj en klasĉambroj, kiel tio eblas?

Mi lernis kodumi el homoj kun multa sperto. Tiuj mentoroj troviĝas en la sucesaj projektoj de libera programaro. Tio ne signifas, ke oni nenion povas lerni el libroj kaj instruistoj, sed nur ke ili ne iĝos vi elstara. Por bone fari retejojn, necesas lerni el kiuj jam faris multajn retejojn kaj sekvi rian ekzemplo farante multajn retejojn.

En projektoj de libera programaro oni akiras ion grandvaloran: revizioj kaj sugestoj el tre spertaj kudumuloj. Pro tio mi neniam rekomendos al kiuj volas iĝi kompetentaj kodumuloj iri al la universitato. Anstataŭ mi diros al ili, ke ili serĉu sukcesa projekto de libera programaro en la fako pri kiu ili volas specialigi kaj ke ili engaĝiĝu, utiligante la tre valorajn konsilojn kaj korektojn el kiuj estas pli spertaj.

La plej grava afero estas serĉi iun kun vera sperto. En firmoj troviĝas ankaŭ personoj el kiuj eblas lerni, sed ekscesa konkuro kaj devigoj en la firmoj iĝas malfacile ricevi bonajn konsilojn aŭ halti por observi kaj lerni.

Komentoj