Por privateco, fermu la buŝon

Estas aferoj, kiujn vi ne devas diskonigi: kodrompon de retejo, aĉeton de ĉifrovalutoj aŭ de oro, ŝtelon, ktp. Por eviti, ke oni identigu vin, vi devas uzi teknologiojn, kiuj ebligas la anonimecon (kiel Tor kaj virtualaj privataj retoj), pagi per kontanta mono kaj eviti montri identigajn dokumentojn, tio kompreneblas. Tamen multfoje ni forgesas ion tre esencan: fermi la buŝon.

Krei anoniman ciferecan identecon, ekzemple, tre facilas: vi registriĝas per uzantnomo en retejo uzante VPN-on aŭ Tor kaj alŝutas aferojn. Perdi tiun anonimecon, aliflanke, ankaŭ tre facilas: vi nur devas riveli iun datenon rilatan al via vera identeco. Tiuj ciferecaj identecoj povas havi datenojn, sed ili devas esti falsaj. La maniero, per kiu vi skribas, ankaŭ povus malkaŝi vian veran identecon, do estas rekomendinde peni ŝanĝi la skribstilon.

Homoj, kun kiuj vi interagas, devas scii nenion, kion vi volas sekrete teni, eĉ se ili estas fidindaj. Ni neniam scias, se tiuj homoj, kiuj hodiaŭ estas fidindaj, daŭre restos tiel morgaŭ. La trompisto, kiu dufoje vendis la Eiffel-Turon, Victor Lustig, estis arestita, ĉar lia amatino estis ĵaluza pro rilato, kiun li havis kun alia virino, kaj decidis denunci lin.

Ni ja multfoje volas fanfaroni pri niaj atingoj. Ni volas laŭdi nin mem pro niaj kodrompoj, ni volas paradi... Ne faru tion. Pli bone estas esti humila kaj elpensi pretekston. «Mia patro donis al mi tiun monon»; «mi havas ĉifrovalutojn, sed malmulton»... Resume, pli bonas fermi la buŝon, se vi ne volas esti kaptita kaj ankaŭ ne volas esti la centro de la atento. Ne estu la stultulo, kiu paradas post aĉeti 100 gramojn da oro kaj trovas la sekvan tagon sian domon forrabita.

Komentoj