Konsulti Tviteron per libera programaro kaj privatece

Tvitero estas centra socia reto, kiu bezonas la uzon de proprieta programaro. Estas preskaŭ maleble uzi Tvitero sen forlasi vian privatecon aŭ liberecon... krom se ni uzas alian fasadon, kiel Nitter-on, pri kiu mi skribas en ĉi tiu artikolo.

Mi pensas, ke ĝia nomo estas akronimo de not twitter (Esperante «ne Tvitero»). Sed al kiu gravas tion? Ĝi bone funkcias, ĝia interfaco estas malpeza, vi povas agordi ĝian nodon, ĝi havas proprajn RSS-fluojn, estas sinadapta, evitas, ke Tvitero konu vian IP-adreson: tio gravas al mi.

Searching 'free software' with Nitter
Ni povas serĉi kontojn
Twitter account seen with Nitter
Ni povas konsulti kontojn
Here we exclude the retweets from the results
Kaj ni povas filtri pepaĵojn

Ĉar ĝi estas libera programaro, vi povas instali je Nitter en via servilo (se vi tion havas) aŭ uzi je la Nitter de aliulo.

Ĉu estas malkomforte anstataŭigi la Tviterajn URL-ojn per Nitter-aj? La kromaĵo de Firefox Privacy Redirect anstataŭigas Tviterajn ligilojn per ligiloj al nodoj de Nitter. Ĝi ankaŭ anstataŭigas ligilojn de Instagram per Bibliogram kaj ligiloj de YouTube per Indivious.

Komentoj