Skribi ĉiun ajn signon per la klavaro en GNU/Linukso, rapide

Pro via laboro aŭ io ajn vi devas skribi kelkfoje signojn, kiujn vi ne trovas pentritaj en la klavaro (¹, «, —, ä, ĉ, ß, ŭ, ktp.), aŭ vi havas rompitan klavon. Kion vi faras?

  1. Serĉi la signon en la Interreto, kopii kaj alglui ĝin.
  2. Uzi funkciojn de la tekst-redaktilo por enmeti specialajn signojn.
  3. Serĉi la Unikodan kodon en la Interreto kaj enmetu ĝin per klavo-kombinaĵo de via operaciumo1.
  4. Lerni kiel oni skribas tiujn strangajn signojn uzante facile memoreblajn klavo-kombinaĵojn kaj uzi ilin en la estonteco.

Se via respondo estis la 1-a, 2-a aŭ 3-a, vi devus legi plu; la plej bona solvo estas la 4-a, se vi jam kelkfoje bezonis enmeti strangajn signojn.

Por ke vi sciu, mi montras jen listeton de kombinaĵoj, kiujn mi uzas en la hispana klavaro en GNU/Linukso2:

  • Desktra alt-klavo + z = «
  • Alt Gr + x = »
  • Majuskliga klavo + ^, poste nombro = ¹
  • Kunigo-klavo + _, poste nombro = ₁
  • Dekstra alt-klavo + v = “
  • Dekstra alt-klavo + b = ”
  • Dekstra alt-klavo + Mayús + v = ‘
  • Dekstra alt-klavo + Mayús + b = ’
  • Kunigo-klavo, dann -, dann -, dann - = —

Se vi serĉis kiel skribi unu el tiuj signoj eble vi jam solvis la problemon. «Sed atendu!», eble vi demandas...

  • Kiel mi povas scii tiujn kombinaĵojn?
  • Kio estas la kunigo-klavo?

Vidi la klavo-kombinaĵojn

En la menuo de klavar-aranĝoj, almenaŭ en la Cinnamon-fenestrilo, vi trovos opcion por montri la mapon de klavoj. Se vi iom serĉas en la klavar-agordoj, vi trovos la mapon de klavoj. Ankaŭ ekzistas la komando xmodmap -pke.

Esperanta klavar-aranĝo en Debian testing (Cinnamon)

En la bildo ni vidas, ke klavo havas ĝis kvar signoj. En la fizika klavaro, kiun vi antaŭe havas, eble ne estas tiomaj pentritaj. Ni rigardu specifan klavon, tiun kiu korespondas al la v litero. Ni vidas, ke en tiu klavo aperas kelkajn signojn, tiel oni skribas ĉiujn:

  • Malsupre maldekstre (v). Simple tajpu tiun klavon
  • Supre maldekstre (V). Majuskliga klavo + klavo
  • Malsupre dekstre (). Dekstra alt-klavo + klavo
  • Supre dekstre (). Dekstra alt-klavo + Majuskliga klavo + klavo

Kunigo-klavo

Aperas problemo, kiam ne ekzistas la klavo, kiun ni volas skribi, en nia klavar-aranĝo. Eble ĝi estas signo kiel —, → aŭ alia ajn.

Ĉi-okaze, ni devas agordi la kunigo-klavon, se ĝi ne estas agordita en nia klavaro. Por fari tion ni povas agordi ĝin en la klavar-agordoj de nia distribuo aŭ modifi la dosieron /etc/default/keyboard aldonante al la variablo XKBOPTIONS la klavon, kiun ni volas uzi (lalt, por maldekstra alt-klavo; rwin, dekstra vindoza klavo; lwin, maldekstra vindoza klavo...). Si mi volus uzi la dekstran alt-klavon kiel kunigan klavon, mi ŝanĝus tiel la dosieron /etc/default/keyboard:

- XKBOPTIONS=""
+ XKBOPTIONS="compose:ralt"

Kiam ĝi estu agordita, provu kombinaĵon kiel Kunigo-klavon poste - poste > (ĝi devus skribi →). Ni povas serĉi la implicitajn signojn kun iliaj respektivaj klavo-kombinaĵoj en la dosierujo /usr/share/X11/locale/ — per rikura serĉo pere de grep (grep -R signo) tio facilas —. Ni povas trovi la agorda aranĝo en la manlibra paĝo Compose(5). Se ne ekzistas klavo-kombinaĵo por la signo, kiun ni volas skribi, ni povas agordi ĝin kreante ~/.XCompose-dosieron.

Estas multe pli...

Mi ne volis detale paroli pri mortaj klavoj kaj aliaj aferoj pri la klavaro. Danke al ĉi tiu artikolo verŝajne estos pli simpla por vi trovi pli da informo, se ĉi tio estis malmulte.

Mi esperas, ke per tio, kion mi lernigis al vi en ĉi tiu artikolo, vi povu skribi multajn strangajn signojn per ninĵa lerteco. ☺


  1. En GNU/Linux-operaciumoj kun la X-fenestrosistemo vi devas teni Ctrl+Shift premitaj kaj preni u, malpremi Ctrl kaj Shift, skribi la deksesuman kodon kaj, finfine, premi Enigan klavon

  2. La signo + signifas, ke oni devas preni la klavojn samtempe. Kiam mi diras «poste», oni devas preni ĝin sinsekve. Post la = aperas la rezulto de la klavo-kombinaĵo. 

Komentoj