Ruĝa lumo

Merlo, fiksu sur mi vian rigardon.
Kaŝtanarbo, fiksu sur mi viajn ekinojn.
Kunprenu min for de la blua lumo.

Estas loko, kie la luno lumas,
kie flustras vian nomon la nokto,
kiu petas al ni, ke ni kunigu niajn korpojn.
Ĉu vi sentas la ombrojn, kiuj brulas?
Ĉu vi aŭdas la kanton de la arbaro?

Ruĝan lumon vivigu.
Bluan lumon mortigu.

Ni brulos en la fajro de la eterneco

Vi kaj mi estas la arbaro,
kun siaj branĉoj, kun siaj ombroj,
kun siaj lumoj, kun la vento,
kiu naskas uraganon.

Vi kaj mi, ĉiame brakumitaj...
brulos en la fajro de la eterneco.

git commit -m "Mi amas vin"

Ĉar ni estos memoritaj per niaj agoj. 🔥

Libro pri la historio de la libera kulturo

Mi tradukis al Esperanto la libron pri libera kulturo skribita en la portugala A Cultura é Livre: Uma história da resistência antipropriedade (La kulturo estas libera: historio de la kontraŭprorprieta rezisto). Mi disponebligas la tradukitan libron: vi povas elŝuti aŭ konsulti ĝin en kelkaj dosierformoj.

Mi ŝatus, ke la Esperanta traduko ankaŭ estu disponebla kiel presita libro, sed antaŭ mi devas plibonigi la PDF-aranĝon kaj fini la tradukon. Mi kreas la libron konvertante Markdown-dosierojn per Pandoc, vi povas tute vidi kiel en la fontkodo de la projekto.