Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio

Ĉu malfacilas klarigi la avantaĝojn de liberaj programoj al homoj, kiuj ne komprenas pri komputiloj? Same kiel oni ne devas esti ĵurnalisto por kompreni la profitojn de la gazetarlibereco, oni ne devas esti programisto por kompreni la profitojn de la liberaj programoj.

Legu plu el Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio

DuckDuckGo cenzuras «rusan misinformon»

La ĉefo de DuckDuckGo diris en Tvitero:

Kiel multaj aliaj, mi indignas pro la rusa invado de Ukranio kaj la ega homrajta krizo, kiun ĝi daŭre kreas. #StandWithUkraine️

En DuckDuckGo ni disponigis serĉilajn ĝisdatigojn, kiuj malsuprigas la rangon de retejoj ligitaj al la rusa misinformado.

Ĉi tiu decido de DuckDuckGo estas problema por multaj uzantoj, kiuj volas mem decidi, kio estas misinformo kaj kio ne. Pro tio multaj homoj malkontentigitaj pro la decido de DuckDuckGo kaj kiuj defendas la privatecon kaj la liberan programaron rekomendas nun uzi serĉilojn kiel Brave Seach kaj Searx.

La libero de programaro ne temas pri licencoj — temas pri povo

Limiga licenca uzanta interkonsento estas maniero, per kiu kompanio povas uzi ĝian povon super la uzanto. Kiam la movado de la libera programaro estis fondita antaŭ 30 jaroj, ĉi tiuj limigaj licencoj estis la ĉefaj povrilatoj kontraŭaj al la uzanto, do la permesaj kaj rajtocedaj licencoj naskiĝis kiel sinonimoj de libereco de programaro. La licencado gravas; oni perdas la uzantan aŭtonomecon per abonmodeloj, revokeblaj licencoj, programaro nur duuma kaj pezaj leĝaj klaŭzoj. Tamen ĉi tiuj problemoj, kiuj trafas la labortablajn programojn estas nur eta parto de la hodiaŭaj ciferecaj povrilatoj.

Nuntempe firmaoj uzas povon super siaj uzantoj per spurado, vendante datumojn, per psikologian manipuladon, ĝenajn anoncojn, planitan rompiĝon kaj malamikajn programojn de cifereca administrado de «rajtoj» ([angle] DRM). Ĉi tiuj problemoj trafas ĉiun ciferecan uzanton, teknike aŭ ne teknike kapablaj, kaj en la labortabloj kaj en aptelefonoj.

La movado de la libera programaro promesis korekti ĉi tiujn problemojn per liberaj licencoj en la fontkodo, argumentante adeptoj, ke la licencoj donas imunecon kontraŭ tiaj malicaj programoj, ĉar uzantoj povis modifi la kodon. Bedaŭrinde la plejparto de la uzantoj malhavas la rimedojn por fari tion. Dum la plej aĉaj malobservoj de la uzanta libereco venas el firmaoj, kiuj eldonas proprietan programaron, ĉi tiuj malbonoj restas nekorektitaj eĉ en malfermitkodaj programoj, kaj ne ĉiu proprieta programaro montras ĉi tiujn problemojn. La moderna retumilo estas nome libera programo, kiuj havas la triopon de telemetrio, reklamoj kaj DRM; malnova videludo estas proprieta programo, sed relative sendanĝera.

Pro tio ne sufiĉas rigardi la licencon. Eĉ ne sufiĉas konsideri la licencon kaj fiksan aron de problemoj propraj de proprietaj programoj; la kunteksto gravas. La programoj ne estas izolaj. Same kiel proprietaj programoj kutimas integri aliajn proprietajn programojn, liberaj programoj kutimas integri aliajn liberajn programojn. Programa libereco kuntekste bezonas puŝeton al programoj direkte al la intereso de la uzantoj, anstataŭ al firmaaj interesoj.

Tiam kiel ni devus koncepti la programan liberecon?

Konsideru la tri adeptojn al libera programaro kaj malfermitkoda programaro: hobiuloj, firmaoj kaj aktivuloj. Individuaj aktivuloj zorgas pri alĝustigi iliajn preferatajn programojn, substrekante libere licencitan fontkodon. Tiuj aferoj ne trafas al kiu ne igas modifi fontkodon ria ŝatokupo. Ne estas io malbona en tio, sed ĝi neniam estos hejma problemo.

Siaflanke grandaj firmaoj diras ami «malfermitkodan programaron». Ne, ili ne zorgas pri la socia movado, nur pri la kosta malpliigo atingita utiligante permese licencitaj programoj. Tiu firmaa emfazo en licencado estas kutime kontraŭ la programa libereco en la pli granda kunteksto. Fakte estas ĉi tiu ironio, kiu motivas la programan liberecon preter la licencoj.

Estas la aktivula kies spirito devas apliki al ĉiu senrigarde al la teknika kapablo aŭ financa stato. Ne estas manko de malfermitkodaj programoj, kutime de firmaa deveno, sed ĉi tio ne sufiĉas — estas la povrilato kontraŭ kiu ni devas batali.

Ni ne estas solaj. La programa libereco estas ligita al nuntempaj sociaj problemoj, inkluzive de aŭtorrajta reformo, privateco, daŭripovo kaj Interreta dependeco. Ĉiu problemo estiĝas kiel malbona povrilato inter firmaa programa autoro kaj la uzanto, kun komplika interagoj kun programa licencado. Sennodigi ĉiujn problemojn el licencoj donas kadron por trakti nuancitajn temojn de politika reformo en la cifereca epoko.

Aŭtorrajta reformo ĝeneraligas la manierojn de la movadoj de libera programaro kaj de libera kulturo. Fakte la liberaj licencoj povigas nin libere uzi, adapti, remiksi kaj kunhavigi kaj verkojn kaj programojn. Tamen proprietaj licencoj troe administrante la kernon de homa komunumo kaj kreemecon estas destinitaj al malsukceso. Proprietaj licencoj havis malgrandan sukceson eviti la dismultiĝon de la kreaj verkoj, kiujn ili strebis «protekti», kaj la rajtoj adapti, remiksi verkojn estis longe uzitaj de dediĉitaj fanoj de proprietaj verkoj, kreante multon da fanfikcio kaj fanarto. La sama rimarko koncernas al programoj: proprietaj licencaj akordoj por finaj uzantoj haltis nek dosierinterŝanĝon nek retroprojektadon. Fakte unika kreema fanmondo ĉirkaŭ proprieta programaro aperis en komunumoj de videluda modifado. Senrigarde de la leĝaj problemoj, la homa imago kaj spirito de kunhavigi restas. Pro tio ni ne devas taksi neniun laŭ proprietaj programoj kaj verkoj en ria vivo; anstataŭe ni devas labori por aŭtorrajta reformo kaj libera licencado por protekti ilin kontraŭ aŭtorrajtaj troatingoj.

Privatecaj zorgoj estas ankaŭ tradiciaj en la diskurso de libera programaro. Veraj, sekuraj komunikadaj programoj neniam povas esti proprietaj, pro la eblo de kaŝenirejoj kaj la neeblo de travideblaj ekzamenoj. Bedaŭrinde la kontraŭo fiaskas: estas libere licencitaj programoj, kiuj esence kompromitas uzantan privatecon. Konsideru klientojn de ekstera liveranto por centra neĉifrita retbabila sistemo. Kvankam du uzantoj de tia kliento private mesaĝante unu la alian uzas nur libera programaro, se iliaj mesaĝoj estas datumanalizitaj, estas ankoraŭ damaĝo. La bezono de kunteksto estas ree substrekita.

Daŭripovo estas aperanta problemo, kiu rilatas al la programa libereco per la krizo de elektronika rubo. En la poŝtelefona mondo, kie post kelkaj jaroj malaktualigitaj aptelefonoj estas la kutimo kaj litiaj baterioj akumulas en rubejo senfine, ni vidas la paradokson de libere licencita operaciumo kun malbonegaj sociaj antecedentoj. Kurioza sekvo estas la bezono de liberaj peliloj. Kie proprietaj peliloj malaktualigas aparatojn baldaŭ post la vendisto forlasas ilin pro nova produkto, liberaj peliloj permesas longatempan prizorgadon. Kiel antaŭe, licencado ne sufiĉas; la kodo ankaŭ devas esti prizorgita kaj akcepti kontribuojn. Simple publikigi fontkodon estas malsufiĉa por solvi la problemon de elektronika rubo, sed estas antaŭkondiĉo. En risko estas la rajto de la posedanto de aparato daŭri uzi aparaton, kiun ri jam aĉetis, eĉ post la produktanto ne plu volas subteni ĝin. Dezirita de la aktivuloj pri klimato kaj la konsciaj pri la konsumo, ni ne povas permesi, ke la programoj superregu ĉi tiun rajton.

Preter aŭtorrajta, privateca kaj daŭripova problemoj, neniu programo povas vere esti «libera», se la teknologio mem alkatenas nin, stultigante nin kaj kolerigante nin pro klakoj. Danke al televida kulturo disvastiĝante al Interreto, la normala civitano devas pli timi de ri mem ol de la registara subaŭskultado. Por ĉiu ĉifrita mesaĝo malĉifrita de sekreta servo, miloj de mesaĝoj estas volante dissenditaj al la publiko, serĉante tuja kontentiĝo. Kial devus firmao aŭ registaro strebi spioni niajn privatajn vivojn, se ni montras ilin kiel donacoj. Fakte popularaj malfermitkodaj realigoj de malvirta teknologio ne signifas sukceson, problemo montrita de respondoj per liberaj programoj al sociaj retejoj. Ne, eĉ sen proprieta programaro, centriĝo aŭ kruela psikologia manipulado, la multiĝo de sociaj retejoj ankoraŭ endanĝerigas la societon.

Entute koncentriĝi pri konkretaj problemoj de liberecoj de programoj permesas nuancojn, anstataŭ la tradicia vidpunkto de du ebloj. Finaj uzantoj povas fari pli informitajn decidojn, sciante la teknologiajn kompromisojn preter la licenco. Programistoj akiras ilon por kompreni kiel iliaj programoj adaptas al la ĝenerala bildo, ĉar libera licenco estas necesa sed nesufiĉa por garantii programan liberecon hodiaŭ. Aktivuloj povas dividi kaj konkeri.

Multaj ekster nia agokampo komprenas kaj zorgas pri tiuj aferoj; longatempa sukceso bezonas ĉi tiujn aliancanojn. Asertoj de morala supereco per licencoj estas senbazaj kaj stultaj; ne estas sukceso perfidante niajn amikojn. Anstataŭ nuanca metodo pligrandigas nian atingon. Kvankam abstraktaj moralaj filosofioj povas esti intelekte validaj, ili estas neatingeblaj por ĉiuj krom studentemuloj kaj la plej dediĉitaj subtenantoj. Abstraktaĵoj estas eterne en la marĝena politiko, sed tiuj konkretaj problemoj jam estas komprenitaj de la ĝenerala publiko. Krom, ni ne povas limigi nin al teknikaj publiko; kompreni topologion de reto ne povas esti antaŭkondiĉo de privataj konversacioj. Tro emfazi la rolon de fontkodo kaj malpli ol necese emfazi la aktivajn povrilatojn estas komdamnita strategio; dum jardekoj ni penis kaj fiaskis. En post-Snowden-a mondo, estas multaj aferoj riskitaj por pli da fiaskoj. Reformi la specifajn problemojn preparas la vojon al programa libereco. Fine, socia ŝanĝo estas pli malfacile ol skribi kodon, sed per sinsekva socia reformo, licencoj iĝas la plej facila parto.

La nuanca analizo eĉ helpas individuaj aktivuloj pri programa libereco. Puremaj klopodoj por tute rifuzi malliberan teknologion estas laŭdindaj, sed ekster fermita komunumo, iri kontraŭ la plimulto igas la aktivulon lacega. Tage, dungantoj kaj lernejoj ĉiam postulas proprietajn programojn, iam uzitaj por faciligi gvatadon. Nokte, popularaj ŝatokupoj kaj sociaj konektoj hodiaŭ estas peritaj de diskutebla programaro, el la DRM en videludo al la gvatado de konversaciojn kun amikaro. Rompi rilatojn kun amikoj kaj forlasi memzorgadon kiel antaŭkondiĉo por batali fortajn organizojn ŝajnas nobla, sed estas vana. Eĉ sen politikoj, restas teknikajn defiojn por uzi nur liberajn programojn. Aldoni aliajn problemojn, aŭ eĉ vivi sen poŝtelefono, nur pligrandigas riskon de laciĝi de programa libereco.

Praktike, ĉi tiu metodo por programa libereco igas videblaj diversajn problemojn kun la moderna reto sonigante alarmon en la komunumo de libera programaro. La tradicia problemo estas proprieta Ĝavoskripto, licenca problemo, kvankam konsideri nur Ĝavoskriptan licencadon kreas kaj malprecizajn kaj neĝustajn konkludojn pri retaj «programoj». Al pli profundaj problemoj apartenas senbridaj reklamoj kaj spurado; Interreto estas la plej granda spurada reto en la homa historio, plejparte pro komercaj celoj. Parte ĉi tiuj problemoj estas malgrandigitaj de skriptaj, reklamaj kaj sekvadaj blokiloj; tiuj ĉi povus esti antaŭinstalitaj en retumilo por redukti damaĝon celante al pli afabla Reto. Tamen la fatala eraro de la Reto estas eĉ pli fundamenta. Tiel planita, kiam la uzanto iras al URL, ria retumilo plenumas iun ajn kodon, kiu venas el la drato. Efekte la reto signifas aŭtomata ĝisdatigo, sendepende de la licenco de la kodo. Eĉ se la kodo estas bona, ankoraŭ estas post ĉiu jaro pli kosta por plenumi, devigante aparatara ĝisdatiga ciklo, kiu malaktualigas malnovajn aparatarojn, kiu funkcius, se la Reto ne estus ŝvelita de firmaaj interesoj. Pli subtila afero estas la «atenta ekonomio» ligita al la Reto. Kvankam estas malfacile iĝi dependa de legi en nurteksta retumilo, manie vidi DRM-televidon estas alia afero. Malmulte ambiciaj progresoj kiel la «legilan vido» estas limigitaj de la ironia distribuo de dokumentoj en apbazaro. En la Reto, diversaj problemoj de DRM, devigita ĝisdatigo, privateco, daŭripovo kaj psikologiaj manipulaj desegnoj kuniĝas en unu malplej bona situacio por programa libereco. La licencoj estis nur la komenco.

Tamen estas kialoj por optimismo. Bone celante, la batalo por la libereco de programoj estas venkebla. Por batali por libereco de programoj, batalu por privateco. Batalu por aŭtorrajta reformo. Batalu por daŭripovo. Rezistu psikologiajn manipulajn desegnojn. En la kerno de ĉiu estas batalo por programa libereco — batalu plu kaj ni povos venki.

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la angla artikolo «Software freedom isn’t about licenses – it’s about power.» publikigita de Alyssa Rosenzweig sub la CC BY-SA 4.0-licenco.

Konsulti Tviteron per libera programaro kaj privatece

Tvitero estas centra socia reto, kiu bezonas la uzon de proprieta programaro. Estas preskaŭ maleble uzi Tvitero sen forlasi vian privatecon aŭ liberecon... krom se ni uzas alian fasadon, kiel Nitter-on, pri kiu mi skribas en ĉi tiu artikolo.

Mi pensas, ke ĝia nomo estas akronimo de not twitter (Esperante «ne Tvitero»). Sed al kiu gravas tion? Ĝi bone funkcias, ĝia interfaco estas malpeza, vi povas agordi ĝian nodon, ĝi havas proprajn RSS-fluojn, estas sinadapta, evitas, ke Tvitero konu vian IP-adreson: tio gravas al mi.

Legu plu el Konsulti Tviteron per libera programaro kaj privatece