Krei hazardajn videojn per FFmpeg

FFmpeg havas filtrilojn, kiuj ebligas hazarde krei videojn. La geq-filtrilo povas krei videan bruon (uzante nullsrc-n kiel blankan fonon), dum la aevalsrc-filtrilo povas krei sonan bruon.

Do ni povas krei bruan nigra-blankan videon de 1280x720 pikseloj per la jena komando:

ffmpeg -f lavfi -i nullsrc=s=1280x720 -filter_complex \
"geq=random(1)*255:128:128;aevalsrc=-2+random(0)" \
-t 10 bruo.mkv
Legu plu el Krei hazardajn videojn per FFmpeg

Eltondi el plurmedia dosiero per FFmpeg

Se vi nur volas redakti plurmedian dosieron por eltondi ĝian komencon, finon aŭ ambaŭ, la plej rapida maniero estas uzi FFmpeg. Oni povas instali FFmpeg-n en distribuoj bazitaj sur Debiano per sudo apt install ffmpeg.

Se ni volas forigi la 10 unuajn sekundojn de plurmedia dosiero, sufiĉas plenumi FFmpeg tiel:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 10 muzikaĵo2.mp3

Post -i oni specifas la dosieron, kiun ni volas redakti (muzikaĵo.mp3); 10 post -ss indikas la sekundojn, kiujn ni volas forigi; fine, oni specifas la nomon de la nova dosiero muzikaĵo2.mp3.

Se ni volas forigi kaj la komencon kaj la finon, ni povas aldoni la -to argumenton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -to 04:10 muzikaĵo2.mp3

Post -to devas esti pozicio, en ĉi tiu ekzemplo la 4-a minuto kaj la 10-a sekundo (04:10). Ankaŭ eblas uzi -t, kiun oni uzus tiel por akiri la saman rezulton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -t 235 muzikaĵo2.mp3

-t indikas, ke estos registrita ĝis post 235 sekundoj sur novan dosieron. Tiuokaze tiuj 235 novaj sekundoj estos registritaj post preterpasi la 15 unuajn sekundojn.