Libro pri la historio de la libera kulturo

Mi tradukis al Esperanto la libron pri libera kulturo skribita en la portugala A Cultura é Livre: Uma história da resistência antipropriedade (La kulturo estas libera: historio de la kontraŭprorprieta rezisto). Mi disponebligas la tradukitan libron: vi povas elŝuti aŭ konsulti ĝin en kelkaj dosierformoj.

Mi ŝatus, ke la Esperanta traduko ankaŭ estu disponebla kiel presita libro, sed antaŭ mi devas plibonigi la PDF-aranĝon kaj fini la tradukon. Mi kreas la libron konvertante Markdown-dosierojn per Pandoc, vi povas tute vidi kiel en la fontkodo de la projekto.

Videludo Super Bombinhas

Bombuloj estas la ĉefroluloj de ĉi tiu platforma ludo. Bomba Azul estas la nura bombulo, kiu ne estis kaptita de la malbona Gaxlon. Vi devas savi la aliajn bombulojn kaj la reĝon Aldanon. Ĉiu bombulo havas specialan kapablecon: Bomba Amerela povas rapide kuri kaj salti pli ol la aliaj, Bomba Verde povas eksplodi, la reĝo Aldano povas haltigi la tempon, ktp. Post savi bombulon, vi povas ŝanĝi al ri dum la aventuro.

En la ludo estas 7 regionoj tre malsimilaj. Ĉiu el ili havas ĉefan malamikon. Vi devos inteligente uzi ĉiun bombulon por antaŭeniri.

La ludo ankaŭ havas nivelan redaktilon por krei novajn nivelojn.

Nivela redaktilo

Ĉar bildoj esprimas pli ol mil vortojn, mi montras malsupre al vi mallongan videon:

Legu plu el Videludo Super Bombinhas

ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto

En la videludo ReTux, Tukso estas la ĉefrolulo de aventuro, en kiu li devos venki la Neĝan Reĝon, kiu klopodas trudi imposton pri fiŝoj. Neniu pingveno ŝatas, ke oni forprenu riajn fiŝojn.

Legu plu el ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto