diff por bildoj en Git

La dafaŭlta diff de Git ne montras la ŝanĝojn inter bildoj. Tio estas normala: ĝi ne estas pensita por tio. Tamen estus bonega, se Git montrus la bildajn ŝanĝojn kiel la kodajn, ĉu ne? Almenaŭ io pli bela ol...

$ git diff
diff --git a/es-ES/images/autobuilder.png b/es-ES/images/autobuilder.png
index 6f5f6eb..6f0dd78 100644
Binary files a/es-ES/images/autobuilder.png and b/es-ES/images/autobuilder.png differ

Io tia...

Tion faris mi per skripto, kiu uzas je imagemagick, por kompari bildojn. Ĉi tie montras mi, kiel vi povas fari la samon.

Legu plu el diff por bildoj en Git

GitLab uzas proprietajn CAPTCHAjn

GitLab enhavas proprietan programon el Guglo, kaj ne ŝaijnas, ke ili formovos ĝin. Konkrete ĝi uzas la programon reCAPTCHA de Guglo, dokumentanta eĉ ĝian konfiguron.

Ĉi tio estas problema ne nur pro la temo de la programa libero, sed ankaŭ pro aliaj postefikoj de reCAPTCHA (kiel la labora ekspluatado kaj la vizaĝorekono por armeaj celoj).

La kodo ŝargas sin el la serviloj de Guglo, do ĝi povus bari la apertigon de novaj problemoj kaj la registron de novaj kontoj, kiam la Gugla servilo estu nealirebla.

Jam ekzistas malnove kelkaj problemoj malfermaj en la problemo-administrilo de GitLab.