Gravas, ke liberaj programoj uzu liberan infrastrukturon

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo «It is important for free software to use free software infrastructure» publikigita de Drew Devault sub la CC BY-SA 2.0-permesilo.

Averto: mi fondis projekton kaj firmaon centritan sur libera infrastrukturo. Mi elektas ne nomi ilin en ĉi tiu afiŝo kaj mi nur rekomendos solvojn, pri kiuj mi ne havas personan intereson.

La projektoj de liberaj programoj bezonas infrastrukturon: lokon por gastigi la kodon, por faciligi aferojn kiel la kontroladon de kodo, subtenon al la fina uzanto, sekvadon de cimoj, merkatiko, ktp. Kutima ekzemplo de ĉi tio estas la «forĝeja» platformo: infrastrukturo, kiu anoncas sin kiel universalan vendejon por multaj el la necesoj de liberaj projektoj en unu loko, kiel la koda gastigado kaj kontrolado, cimsekvado, diskutoj kaj tiel plu. Multaj projektoj ankaŭ uzos kromajn platformojn por provizi aliajn specojn de infrastrukturo: babilejoj, diskutejoj, sociaj retejoj, ktp.

Multaj el ĉi tiuj bezonoj havas neliberajn solvojn disponeblajn. GitHub estas populara proprieta kodejo, kaj GitLab, la plej granda konkuranto de GitHub, estas parte nelibera. Kelkaj projektoj uzas Discord-on aŭ Slack-on por babilejoj, Reddit-on kiel diskutejon aŭ Twitter-on kaj Facebook-on por merkatikado, atingo kaj subteno; ĉiu ĉi tiuj estas neliberaj. Laŭ mia opinio, dependi de ĉi tiuj platformoj por provizi infrastrukturon al via libera projekto estas eraro.

Kiam via libera projekto elektas uzi neliberan platformon, vi donas al ĝi oficialan konfidan voĉdonon nome de via projekto. Per aliaj vortoj, vi pruntas iom de la kredindeco kaj legitimeco de via projekto al la platformoj, kiujn vi elektas. Ĉi tiuj platformoj estas difinitaj per retefikoj, kaj via elekto estas investo en tiu reto. Mi dubus pri ĉi tiu investo mem kaj pri la saĝeco oferi al ĉi tiu platformoj vian konfidon kaj legitimecon, sed ekzistas ankaŭ pli maltrankviliga sekvo de ĉi tiu elekto: investo en nelibera platformo estas ankaŭ manko de investo en liberaj alternativoj.

Denove, la retefikoj estas la ĉefa kialo de la sukceso de ĉi tiuj platformoj. Grandaj komercaj platformoj havas multajn avantaĝojn tiurilate: grandajn merkatikajn buĝetojn, multe da kapitalo de investistoj kaj la avantaĝon de la posedo. Ju pli granda estu la posedanta platformo, des pli malfacila iĝas la tasko konkuri kun ĝi. Komparu ĉi tion kun liberaj platformoj, kiuj kutime ne havas la helpon de grandaj kvantoj da investoj aŭ grandajn merkatikajn buĝetojn. Krome, estas pli verŝajne, ke firmaoj fie agu por sekurigi sian pozicion ol projektoj de liberaj programoj. Se viaj propraj liberaj projektoj konkuras kun proprietaj komercaj opcioj, vi devas tre bone koni ĉi tiujn defiojn.

La liberaj platformoj havas esencan malavantaĝon, kaj via fido, aŭ manko de fido, en ili estas tre grava. GitHub ne maltrankviliĝos, se via projekto elektas gastigi sian kodon aliloke, sed elekti Codeberg-on, ekzemple, signifas multe por ili. Fakte via elekto malproporcie gravas al la liberaj platformoj: elekti GitHub-on doloras Codeberg-on multe pli ol elekti Codeberg-on doloras GitHub-on. Kaj kial devus projekto elekti uzi vian oferon antaŭ la proprietaj alternativoj, se vi ne donis al ili la saman ĝentilaĵon? Solidareco inter liberaj projektoj gravas por altigi la ekosistemon kiel tuton.

Legu plu el Gravas, ke liberaj programoj uzu liberan infrastrukturon

Privateco estas kolektiva afero

Multaj homoj persone klarigas kial ili protektas aŭ kial ne sian privatecon. Oni aŭskultas de tiuj, al kiuj ne multe gravas, ke ili devas kaŝi nenion. Kiuj zorgas, faras tion por protekti sin kontraŭ senskrupulaj firmaoj, subpremaj ŝtatoj, ktp. Ambaŭ kutime supozas, ke privateco estas persona afero, sed ne estas.

Privateco estas afero kaj individua kaj kolektiva. La datenoj akiritaj de grandaj firmaoj kaj registaroj malofte estas individue uzitaj. Ni povas kompreni, ke la privateco estas individua rajto rilate al komunumo, kiel diras Edward Snowden:

Argumenti, ke la privateco ne gravas al vi ĉar vi ne devas kaŝi ion, ne estas malsama ol diri, ke la gazetarlibereco ne gravas al vi ĉar vi ne devas diri ion.

Viaj datenoj povas esti uzita por bono aŭ por malbono. La datenoj senbezone kaj senpermese kolektitaj kutime estas uzitaj por malbono.

La ŝtatoj kaj la grandaj teknologiaj firmaoj ege malobservas nian privatecon. Multaj homoj silente aprobas argumentante, ke ne eblas fari ion por ŝanĝi tion: la firmaoj havas tro da povo kaj la registaroj faros nenion por ŝanĝi la situacion. Kaj tiuj homoj ja kutimas doni povon al firmaoj, kiuj gajnas monon per iliaj datenoj, kaj diras tiel al la ŝtatoj, ke ili ne estos baro, kiam ili volu realigi politikojn de amasa gvatado. Vere ili damaĝas la privatecon de tiuj, kiuj zorgas.

La kolektiva ago komencas en la individuo. Ĉiu homo devus pripensi, se ri donas proprajn datenojn, kiujn ri ne devus doni, se ri favoras la kreskadon de kontraŭprivatecaj firmaoj kaj, eĉ pli grave, se ri estas rompante la privatecon de siaj proksimuloj. La plej bona maniero protekti la privatan informon estas ne doni ĝin. Per konscia rigardo al la problemo oni povas subteni protektojn, kiuj defendas la privatecon.

La personaj datenoj estas tre valoraj — tiom, ke kelkaj nomas ilin la «nova nafto» — ne nur ĉar ili povas esti venditaj al aliuloj, sed ankaŭ ĉar ili donas povon al tiu, kiu havas ilin. Kiam ni donas ilin al registarojn, ni donas al ili povon, por ke ili kontrolu nin. Kiam ni donas ilin al firmaoj, ni donas al ili povon, por ke ili havu influon sur nia konduto. Finfine la privateco gravas, ĉar ĝi helpas al ni konservi la povon, kiun ni havas sur niaj vivoj, tiun povon, kiun tiom pene ili klopodas forpreni de ni. Mi ne donacos nek fie vendos miajn datenojn, ĉu vi?

Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio

Ĉu malfacilas klarigi la avantaĝojn de liberaj programoj al homoj, kiuj ne komprenas pri komputiloj? Same kiel oni ne devas esti ĵurnalisto por kompreni la profitojn de la gazetarlibereco, oni ne devas esti programisto por kompreni la profitojn de la liberaj programoj.

Legu plu el Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio

La stultaj QR-kodoj en restoracioj

Antaŭe kutimis iri al restoracio, legi la menuon kaj mendi: tiel simple. Nun multaj ejoj eĉ ne havas fizikan menuon; ili antaŭsupozas, ke la kliento havas «saĝtelefonon» kaj Interretan konekton. Se tio okazas, oni atendas, ke la kliento uzu la fotilon kaj skanu la QR-kodon, kiu kondukas al retejo, kiu ne respektas la privatecon, kutimas malfrue ŝarĝiĝi kaj, en multaj okazoj, estas malmulte ergonomia.

Ĝi estas malrendimeta, poluas pli

Ŝarĝi retejon kun bildoj el fora servilo, por ĉiu kliento, poluas. Per fizika menuo oni ne malŝparas elektron, la homoj povas daŭre reuzi la menuon... Se ne estas Interreto aŭ via baterio malplenas, kiel vi vidas la menuon per la QR?

Sen privateco

Kiam ni vizitas retejon, ni lasas ciferecan spuron. Se ni uzas la QR-kodojn por vidi la menuon, estas firmaoj, registaroj, ktp., kiuj povas scii je kioma preciza horo ni legis la menuon de preciza restoracio.

La klientoj ankaŭ perdas sian privatecon, kiam ili pagas per kreditkarto anstataŭ uzi kontantan monon, sed tio estas alia temo.

Pli bone sen QR

Mi ne havas «saĝtelefonon», nek mi ŝatas restoraciojn. Se mi manĝas en restoracio, mi petas la fizikan menuon. Se ili ne donas ĝin al mi, ili devas diri ĝin al mi, ĉar mi neniel povas skani la QR-kodon. La plejparto de la manĝaĵo de la restoracioj estas malsana, la laboristoj kutime estas ekspluatitaj, oni forĵetas multe da manĝaĵo, estas malmultaj veganaj opcioj, ktp. La restoracia industrio havas multe da problemoj. La uzado de la QR-kodo por la menuo estas nur unu paŝo pli al malbona direkto, sed pli facile batalebla neante uzi «saĝtelefonon» por skani stultan QR-kodon.

Vezikego: ĉu teknologia, ekonomia kaj socia ŝanĝo?

Estas vezikego eksplodota: la prezo de loĝejoj kreskis multe, la akcioj estas trovalorigitaj, la manĝaĵoj estas pli multekostaj, la petrola prezo multe altiĝis. Kio okazos, kiam la veziko eksplodu?

Iuj diras, ke la industria socio disfalas; aliaj pensas, ke baldaŭ okazos depresio. Gvidi la sistemon al senfina ekonomia kreskado dum ni vivas en planedo kun limigitaj resursoj estas io absurda. Tamen la kapitalisma sistemo dependas de ĉi tiu kreskado por supervivi. Iuj proponas kolonii la kosmon por eviti la kapitalisman disfalon.

En mallonga periodo kreskos la malriĉeco. Tiuj kiuj ne havas proprietaĵojn, kiuj kreas riĉecon (aktivoj), devos vendi ilian laborforton kontraŭ pli malgranda prezo (se ili trovas laboron, kiam la senlaboreco kresku), ŝteli aŭ dependi de almozoj. Tio estas pli facila por tiuj kiuj havas kapitalon aŭ proprietaĵojn, kie kultivi manĝaĵon, aliron al trinkebla akvo kaj loĝejon. Ĉu tio povas esti longtempe okazo por instigi aliajn tipojn de valoroj?

La kreskiĝo de la temperaturoj jam kaŭzis fermitciklajn regilojn, kiuj kaŭzas pli grandan altigon de temperaturoj (kio kreskigas la ekstremajn meteorologiajn eventojn, la marnivelon, la dezertigadon, etc.). Ekzemple, kiam la polusoj fandas, malpli da sunradiado reflektas, do altiĝas la temperaturo; kiam la glacia tavolo degelas, metano liberiĝas (forceja gaso) en la atmosfero; kiam la arbaroj kaj la koralaj rifoj malaperas, malpli da CO2 estas sorbita.

Estas teknologioj, kiuj favoras la akumuligon de kapitalo en malmultaj manoj kaj signifas egan energian koston, kaj estas teknologioj malcentraj, liberaj kaj efikaj. La problemoj, kiuj ni havas ja ne estas nur teknologiaj, sed la teknologio pliigas ilin. Ĉu favoros la eksplodo de vezikego teknologian, ekonomian kaj socian ŝanĝon?

Nenio restas eterne.

Bildo Coit Tower fresco - the stock crash de Zac Appleton.