YouTube privatece per Piped

Same kiel Invidious, Piped disponebligas alian fasadon por YouTube kaj liberan kaj respekteman al la privateco.

La avantaĝo de Piped estas, ke ĝi funkcias per SponsorBlock, do vi ne perdas vian tempon senvole vidante sponsoritajn partojn de videoj. Mi nur menciis la funkciojn, kiujn mi konsideras plej utilaj; en la projekta retejo estas pli detala listo.

YouTube-kanalo vidita per Piped

Kelkaj malavantaĝoj rilate al Invidious estas, ke ĝi ne permesas ordigi la videojn de kanalo laŭ iliaj malnoveco aŭ populareco, sed ĝi simple montras la lastajn videojn de la kanalo; ne estas butono por elŝuti videojn kaj aŭdaĵojn; ne eblas vidi filmeran bildeton per movado de la muŝo sur la templinion; ne aperas la videa bildeto, kiam vi konigas ligilon...

Vi povas ripetadi videojn, vidi komentojn, legi videajn priskribojn...
Legu plu el YouTube privatece per Piped

Odysee privatece per librarian

Odysee estas retejo de videoj, kiu uzas liberan protokolon nomitan LBRY, kiu uzas blokĉenon por kunhavigi dosierojn kaj rekompenci kreantojn per sia propra cifereca valuto. Per LBRY videoj ne povas esti cenzuritaj, kiel okazas en multaj nunaj retejoj.

La problemo estas, ke la retejo Odysee ne multe respektas la privatecon kaj postulas Ĝavoskripton — kvankam ĝia kodo estas libera —. Kiel alternativo estas librarian. Ĝia oficiala nodo estas https://lbry.bcow.xyz/, sed estas aliaj.