Okaze ni volas malŝalti la komputilon, sed ni estas plenumanta taskon (ekzemple elŝuton, ĝisdatigon, ktp.). Ni povas atendi ĝian finon por malŝalti la komputilon mane aŭ ni povas diri al la komputilo, ke ĝi malŝaltu sin, kiam la procezo finu. En ĉi tiu artikolo mi montras kiel fari la aŭtomatan solvon.
Legu plu el Malŝalti komputilon post fino de procezoKategorio: Bash
Reŝarĝi la agordaron de Bash (.bashrc)
Kiam vi redaktas la agordodosieron de Bash (~/.bashrc
), vi devas
elsaluti kaj ensaluti por efektiĝi la ŝanĝoj, aŭ vi povas uzi la
komandon source ~/.bashrc
aŭ . ~/.bashrc
(ili estas ekvivalentaj).
Serĉi helpon por Bash per la komando help
La komando help utilas por trovi helpon pri komandoj de la ŝelo
interne difinitaj. Se ni plenumas la komandon help
, ni povos vidi
resumon pri la internaj komandoj. Al la komando help
ankaŭ ni povas
aldoni argumentojn. Per help help
ni povas vidi ĝiajn utilojn.
Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimo
Ni trovis retejon, kiu havigas multe da dosieroj en PNG-aranĝo, MP3-aranĝo aŭ ajne nomita kaj ni volas elŝuti ĉiujn. Se estas multaj, fari tion per muso ne estas rapida.
Per GNU wget ni povas solvi ĉi tiun problemon facilege. Simple ni povas plenumi komandon kiel ĉi tiu:
Legu plu el Wget: elŝuti ĉiujn dosierojn de retejo laŭ regula esprimoxdg-open
Tre utila komando estas xdg-open
. Per ĝi ni povas plenumi iun ajn
programon aŭ URLon el la komandlinio. Se mi plenumus xdg-open
https://freakspot.net
, malfermus sin la ĉefa paĝo el ĉi tiu retejo per
Abrowser (mia defaŭlta retilo) kaj mi povus plenumi alian komandon. Unu
malavantaĝo estas, ke ni nur povas aldoni unu parametron, do por
malfermi du retpaĝojn, ni devus plenumi xdg-open
dufoje.