La plej bonaj serĉiloj de la profunda Interreto de Tor

Trovi kaŝitajn servojn por Tor povas esti komplika afero sen la helpo de serĉilo. Bonŝance estas kelkaj. La ligiloj al ĉi tiuj serĉiloj nur funkcias en retumiloj, kiuj ebligas aliri al kaŝitajn servojn, kiel Tor Browser kaj Brave.

1. Ahmia

Ĉi tiu serĉilo estas libera kaj havas pli ol 53 000 kaŝitajn servojn Legu plu el La plej bonaj serĉiloj de la profunda Interreto de Tor

Krei kaŝitan servon por retejo en Nginx (clearnet kaj darknet)

Ĉu vi volas krei retejon uzante Nginx-servilon kaj vi volas ankaŭ havi tiun retejon kiel kaŝitan servon por Tor-uzantoj? Ĉi tie mi klarigas al vi kiel tion fari en Debiano (GNU/Linukso).

Unue ni devas instali la jenajn pakojn:

sudo apt install nginx tor

Poste oni devas malkomenti la sekvajn liniojn de la dosiero /etc/tor/torrc:

#HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
#HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80

Jen la rezulto:

HiddenServiceDir /var/lib/tor/hidden_service/
HiddenServicePort 80 127.0.0.1:80

Sekve ni restartigas la Tor-servon:

sudo systemctl restart tor

Dum la restartigo Tor kreas la hidden_service/-dosierujon kaj plenigas ĝin per la URL de la kaŝita servo (dosiero hostname) kaj la publika kaj privata ŝlosiloj.

Se kaj Nginx kaj Tor rulas kiel servoj kaj ni iras al la adreso, kiu estas en /var/lib/tor/hidden_service/hostname, ni povos vidi la bonvenan paĝon de Nginx.

Implicite la retejo por Nginx devas troviĝi en la vojo /var/www/html/. Do ni nur devas disvolvi la retejon ene de tiu dosierujo. Ne gravas, ĉu oni uzu Tor-URL-n aŭ kutiman URL-n, la retejo estas la sama. Atentu, ke por ke la ligiloj al aliaj paĝoj de via retejo funkciu uzante .onion-URL-jn, oni bezonas uzi relativajn adresojn.

kromaĵo: aldoni paĝokapo .onion disponebla

Legu plu el Krei kaŝitan servon por retejo en Nginx (clearnet kaj darknet)

Kiel detrui Google

La komerca modelo de Google baziĝas sur la kolekto de personaj datenoj de uzantoj, la vendado de ili al aliaj firmaoj kaj la montrado de reklamoj. La firmaoj ankaŭ partoprenas en spionadaj projektoj, disvolvas programojn de artefarita intelekto kun militaj celoj, ekspluatas la uzantojn.

Ĝi estas unu el la plej potencaj firmaoj el la planedo. Tamen Google estas giganto kun argilaj piedoj, kiu povas esti neniigita.

Forigi ĝiajn enspezojn per reklamoj

Google gajnas monon liverante tajloritajn reklamojn bazitajn sur la informo, kiun ĝi kolektas de siaj uzantoj. Se la homoj ne vidas reklamojn, Google ne gajnas monon. Bloki reklamojn estas maniero eviti la spuradon kaj igi, ke Google perdu monon, sed se ni vizitas paĝojn de Google, ĝi daŭre akiros informon, kiun ĝi povos vendi al reklamantoj. Do plej simplas bloki la reklamojn kaj eviti retejojn de Google.

Alia ideo estas alklaki ĉiujn la anoncojn per la AdNauseam-kromaĵo, kiu ankaŭ povas kaŝi ilin por ni, por ke ili ne ĝenu. Ĉi tio rimedo igas, ke Google gajnu malpli da mono per klakoj en reklamoj kaj ke la serviloj de Google havu iom pli da laborŝarĝo (malgrandega, sed ĝi kontribuas al kreskado de ĝiaj elspezoj).

Plenigi la servilojn de Google per merdo

Google permesas alŝuti preskaŭ ĉion ajn al siaj serviloj (videojn, dosierojn, ktp.). Se la enhavo alŝutita al ĝiaj serviloj okupas multe da spaco kaj estas rubo, kiu forpelas al la homoj el ĝiaj serviloj (videoj kun robotaj voĉoj, kiuj diras sensencajn aferojn, centoj da videoj, kiuj okupas gigabajtojn kaj gigabajtojn), la bontenadaj kostoj de la serviloj pliiĝas kaj la profito, kiun la firmao akiras, malpliiĝas.

Se estas tutmonda kunordigita klopodo de pluraj uzantoj, Google devos komenci limigi la alŝuton de dosieroj, dungi homojn, por ke ili trovu rubajn videojn, bloki homojn kaj ilian IP-adresojn, ktp., kio pliigus ĝiajn malprofitojn kaj malpliigus ĝiajn profitojn.

Ekzemple, mi povas ĉiuhore krei 15-minutajn videojn kaj aŭtomate aŭ semiaŭtomate alŝuti ilin al YouTube. La videoj devus okupi multe da spaco. Ju pli da rezolucio, da koloroj, da sona diverseco, da kadroj por sekundo, des pli da mono YouTube elspezos por teni tiujn videojn en siaj serviloj.

Mi aŭtomate kreis la jenan videon per ffmpeg. Ĝi daŭras nun du sekundojn, sed okupas 136 MB. 15-minuta simila video okupus 61,2 GB.

Legu plu el Kiel detrui Google

YouTube privatece per Piped

Same kiel Invidious, Piped disponebligas alian fasadon por YouTube kaj liberan kaj respekteman al la privateco.

La avantaĝo de Piped estas, ke ĝi funkcias per SponsorBlock, do vi ne perdas vian tempon senvole vidante sponsoritajn partojn de videoj. Mi nur menciis la funkciojn, kiujn mi konsideras plej utilaj; en la projekta retejo estas pli detala listo.

YouTube-kanalo vidita per Piped

Kelkaj malavantaĝoj rilate al Invidious estas, ke ĝi ne permesas ordigi la videojn de kanalo laŭ iliaj malnoveco aŭ populareco, sed ĝi simple montras la lastajn videojn de la kanalo; ne estas butono por elŝuti videojn kaj aŭdaĵojn; ne eblas vidi filmeran bildeton per movado de la muŝo sur la templinion; ne aperas la videa bildeto, kiam vi konigas ligilon...

Vi povas ripetadi videojn, vidi komentojn, legi videajn priskribojn...
Legu plu el YouTube privatece per Piped