Krei libron kun multaj dosierformoj per Pandoc

Hodiaŭ libro povas esti disponebla en kelkaj dosierformoj: HTML, PDF, EPUB, kiel presita libro, ktp. Plej bone, ke ĝi estu disponebla en kiel eble plej multe da formoj por atingi kiel eble la plej grandan nombron da homoj. Tamen ne komfortas redakti kelkajn dosierojn, kiam vi nur volas fari unu ŝanĝon. Por eviti tiun tedan laboron vi povas uzi bazan dosierformon kaj aliformigi ĉi tiun al aliaj formoj per Pandoc.

Vi povas skribi la libron per LibreOffice Writer aŭ per platteksta tekstredaktilo en formoj kiel HTML, LaTeX, Markdown, ktp. Por aliformigi tiun dosieron al alia formo sufiĉus plenumi komandon.

Por ilustri kiel ĉion fari mi montros al vi kiel mi kreas ĉi tiun libron. Kiel versikontrola sistemo mi decidis uzi Giton kaj krei publikan deponejon. Ĝin vi povas kloni plenumante la jenajn komandojn:

sudo apt install git
git clone https://notabug.org/jorgesumle/la-kulturo-estas-libera-historio-de-kontrauproprieta-rezisto

Post vi klonu ĝin vi vidos dosierujon nomitan markdown, tie estas kie la libra teksto troviĝas en Markdown-formo. Instalu Pandoc-on kaj Make-on plenumante sudo apt install make pandoc. Sufiĉas plenumi make html en la radika deponeja dosierujo por krei la HTML-n; por la EPUB-dosierformo oni devas plenumi make epub.

Estas malmultaj kodaj lineoj por krei la HTML- kaj EPUB-formojn. Tamen por krei la PDF-n mi bezonas instali pli da dependoj kaj uzi pli da kodo por krei la redakti LaTeX-dosieron, kiu bone aspektu, kiam ĝi estu aliformigita al PDF. Por fari tion mi aldonis tajloritan LaTeX-kodon (kiu troviĝas en la latex_personalizado-dosierujo) al la LaTeX-dosiero, per kiu mi kreas la PDF-n. Ankaŭ eblas krei belan PDF-dosieron per CSS, ĉar eblas elekti PDF-kreilon bazita sur HTML per la --pdf-engine-opcio.

La dokumentaro de Pandoc estas bona komenca loko por vidi kiel aldoni metadatumojn kaj krei elirdosierojn kiel vi bezonu. Se, kiel mi, vi elektas uzi LaTeX-on por krei la PDF-n, en la Interreto vi trovos dokumentarojn kaj homojn, kiuj proponas solvojn al kutimaj problemoj.

Libro pri la historio de la libera kulturo

Mi tradukis al Esperanto la libron pri libera kulturo skribita en la portugala A Cultura é Livre: Uma história da resistência antipropriedade (La kulturo estas libera: historio de la kontraŭprorprieta rezisto). Mi disponebligas la tradukitan libron: vi povas elŝuti aŭ konsulti ĝin en kelkaj dosierformoj.

Mi ŝatus, ke la Esperanta traduko ankaŭ estu disponebla kiel presita libro, sed antaŭ mi devas plibonigi la PDF-aranĝon kaj fini la tradukon. Mi kreas la libron konvertante Markdown-dosierojn per Pandoc, vi povas tute vidi kiel en la fontkodo de la projekto.