Veturila videludo: SuperTuxKart

SuperTuxKart estas veturila videludo altkvalita. La karakteroj estas bestemblemoj de liberaj programoj, kiel Tux, Gnu kaj Wilber (la bestemblemo de GIMP). Ĝi havas historian reĝimon, kelkajn malfacilecajn nivelojn kaj eblas ludi rete.

Elektado de karaktero
Animacio de la historia reĝimo

Sed krom la klasikaj veturilaj vetkuroj kun aĵoj, estas aliaj ludaj reĝimoj: piedpilko, sekvu la estron, tempa provo kaj batalo. El ĉi tiuj la plej interesa por ludi rete estas piedpilko, ĉar permesas konkuri en teamoj. Kutime estas reta piedpilka turniro ĉiumonate.

piedpilka ludo

Oni povas instali la ludon en distribuo de GNU/Linukso bazitaj sur Debiano plenumante sudo apt install supertuxkart.

Jen mi montras la antaŭfilmon de la plej nova versio, la 1.3:

Legu plu el Veturila videludo: SuperTuxKart

Videludo Super Bombinhas

Bombuloj estas la ĉefroluloj de ĉi tiu platforma ludo. Bomba Azul estas la nura bombulo, kiu ne estis kaptita de la malbona Gaxlon. Vi devas savi la aliajn bombulojn kaj la reĝon Aldanon. Ĉiu bombulo havas specialan kapablecon: Bomba Amerela povas rapide kuri kaj salti pli ol la aliaj, Bomba Verde povas eksplodi, la reĝo Aldano povas haltigi la tempon, ktp. Post savi bombulon, vi povas ŝanĝi al ri dum la aventuro.

En la ludo estas 7 regionoj tre malsimilaj. Ĉiu el ili havas ĉefan malamikon. Vi devos inteligente uzi ĉiun bombulon por antaŭeniri.

La ludo ankaŭ havas nivelan redaktilon por krei novajn nivelojn.

Nivela redaktilo

Ĉar bildoj esprimas pli ol mil vortojn, mi montras malsupre al vi mallongan videon:

Legu plu el Videludo Super Bombinhas

Pafludo Project: Starfighter

Project: Starfighter estas pafludo kun historio kaj multaj niveloj. Kris Benfeldo estas la ĉefrolulo, kiu devas batali kontraŭ ARMKORP, arma korporacio, kiu superregas en la konita galaksio per AI-veturiloj.

Vi povas instali la programon en distribuoj bazitaj sur Debian per la sekva komando:

sudo apt install starfighter

Oni povas elekti la ordon de la misioj flugante per veturilo al la planedo, al kiu oni volas iri.

La facileco de la ludo oni povas agordi antaŭ komenci la ludon. La facilega kaj facila estas bonaj elektoj por komencantoj.

Lasera pafilego

La ludo havas oficialan retejon.

ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto

En la videludo ReTux, Tukso estas la ĉefrolulo de aventuro, en kiu li devos venki la Neĝan Reĝon, kiu klopodas trudi imposton pri fiŝoj. Neniu pingveno ŝatas, ke oni forprenu riajn fiŝojn.

Legu plu el ReTux: aventuro kontraŭ la fiŝa imposto