Liberaj programoj kaj politiko

Ĉu la libera programado estas anarkiisma aŭ kapitalista? Iuj nomas ĝin komunisma, iuj diras, ke estas kapitalisma, anarkiisma... Kiu pravas? Ĉu havas sencon komentoj kiel la diritaj de la antaŭa ĝenerala direktoro de Microsoft Steve Ballmer?:

Linukso estas malmola konkuranto. Ne estas neniu firmao nomita Linukso; preskaŭ ne estas programada plano. Tamen Linukso naskiĝas kiel planto el la tero. Kaj ĝi havis, vi scias, la komunismajn trajtojn, kiujn la homoj tiom ŝatas. Nome estas libera.1

Kapitalismo

La proprieta programaro favoras monopolojn de firmaoj, kiuj kontrolas preskaŭ tutan merkaton. Ne estas eble atingi bonan ejon en la merkato nur per proprieta programaro, do multaj firmaoj devas uzi liberan programaro por konkuri. Nun estas malfacile trovi ciferajn firmaojn, kiuj ne ege uzas liberan programaron.

Kompreneble estas malsamaj kapitalismaj subsistemoj. Ĉiukaze la libera programaro ekzistas en tiaj socioj ĉiam, kiam estas mendado aŭ kiam ĝia uzo supozas konkuran avantaĝon.

Anarkiismo

La libera programaro finas la malĝustan povon, kiun havas la programistoj super la uzantoj. Ĉar la anarkiismo klopodas ĉesi la devigitan estradon super la individuo, la liberecoj, kiujn donas la libera programaro signifas liberadon.

Aliaj politikaj sistemoj

Liberaj programoj estas uzitaj en tre malsamaj politikaj sistemoj. Kiu problemo estas? Ekzemple Nordkoreio programis GNU/Linuksan distribuon nomita Red Star OS.

Konkludo

Mi rigardas kiel stulte rilati la liberan programaron al konkreta sistema politiko. Sendube ĝi estas pli rendimenta kaj sekura ol la proprieta programaro. La proprieta programaro estas kiel la alĥemio, dum la libera programaro estas kiel la scienco. Estas kialo, pro kiu preskaŭ ĉiuj superkomputiloj kaj retaj serviloj funkcias per libera programaro.


  1. Tradukita de la artikolo de The Register MS' Ballmer: Linux is communism

Komentoj