Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj

Multaj ĵurnaloj montras pagmurojn, kiuj malhelpas, ke ni vidu la tutan enhavon de la artikoloj. Ekzistas tamen kelkaj ruzoj por eviti ilin.

Utila kromaĵo por la retumilo, kiu ebligas al ni salti tiujn pagmurojn, estas Bypass Paywalls Clean. Ĉi tiu kromaĵo funkcias en popularaj retejoj kaj oni povas facile aldoni aliajn. Kiel ĝi funkcias? Simple la kromaĵo uzas ruzojn kiel malaktivigi la Ĝavoskripton, malaktivigi la kuketojn aŭ ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo (angle user agent) al tiu de konita ret-araneo (kiel Googlebot).

Ne necesas instali la antaŭan kromaĵon, se vi ne volas. Legu plu por detale scii la ruzojn, kiujn oni povas uzi por eviti plejparton de la pagmuroj.

1. Malaktivigi Ĝavoskripton

Kelkfoje la ĵurnalo metas la pagmuron per Ĝavoskripto. Malaktivigi Ĝavoskripton sufiĉus por forigi la pagmuron.

2. Forigi kuketojn

Kelkfoje la ĵurnaloj montras la pagmurojn, post kiam vi vidis kelkajn artikolojn. Ĉi tio okazas, ĉar ili ne volas timigi novajn vizitantojn per pagmuro. Por ke ili pensu, ke vi estas nova vizitanto, sufiĉas forigi la kuketojn.

3. Ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo

Multaj ĵurnaloj volas limigi la aliron al la uzantoj, sed ne al la ret-araneoj, ĉar tio influus ilian pozicion en serĉiloj. Ekzistas kromaĵoj por facile ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo: unu el tiuj estas User-Agent Switcher and Manager. Oni devus ŝajnigi sin ret-araneo kiel Googlebot aŭ Bingbot.

4. Bloki elementojn

Kelkfoje funkcias demeti retejajn elementojn. Ni povas fari tion malfermante la retumilan inspektilon kaj forigante la elementojn, kiuj apartenas al la pagmuro, sed pli facilas fari tion per uBlock Origin.

5. Pirataj deponejoj

Estas pirataj deponejoj kiel Sci-HubLibrary Genesis. Mi ne scias, se ekzistas iu deponejo speciala por Interretaj ĵurnaloj.

Komentoj