Fek

Multaj homoj konis Johanon, malriĉan laboriston, kiu laboris en fabriko. Li loĝis en malgranda domo, kiun li luis. Oni malpliigis al li multege la salajron, kaj li apenaŭ havis monon por pagi la multekostan lupagon kaj manĝi. Aldone li helpis sian fraton pagi la hipotekon de la domo, kie li loĝis, ĉar li estis maldungita.

Tamen ĉiutage Johano vekiĝis por labori dankema pro tio, ke li havis la ŝancon bone manĝi la antaŭan nokton. Malgraŭ liaj ekonomiaj problemoj, li ĉiam sentis sin kontenta kaj feliĉa. Li neniam hezitis helpi sian fraton, kvankam tio signifis ne manĝi de tempo al tempo.

Riĉa komercisto loĝis en la urbo de Johano. Ambicia ekde junaĝo, por li la profitoj neniam sufiĉis. Tio igis lin vivi kun daŭra anksio kaj streso serĉante grandajn profitojn, ĉar ĉiuj liaj negocoj farindas en la ĝusta momento por maksimumi la enspezon.

Tiom da tempo li dediĉis al siaj entreprenoj, ke li apenaŭ ripozis: la plejparto de la noktoj li ne dormis pro maltrankvileco aŭ ĉar li daŭre laboris ĝis malfrue.

En sia libera tempo li lukse vivis, sed neniam sufiĉis kaj li malfeliĉis. Daŭre li bedaŭris pro tio, ke li ne gajnis pli da mono en siaj negocoj, ĉar, kvankam li estis milionulo, li freneze elspezis ĉion. Li ĉiam trovis pli bonan aŭton, pli bonan jakton, pli bonan palacon, pli bonan helikopteron… kompare al la aferoj, kiujn li jam havis. Pro tio li baldaŭ enuis je siaj kapricoj: li ne povis ĝui ilin sciinte, ke ekzistis nova kaj pli bona modelo, kiun li ne povis aĉeti. Tamen, kiam li akiris la aĵon, kiun li deziris, baldaŭ ĝi enuigis lin. Li bezonis multege da mono por financi sian luksan vivnivelon.

Unu tagon li rimarkis, ke li ne estis feliĉa. La tagoj pasis, kaj li daŭrigis sian rutinon meditante kaj observante sian ĉirkaŭaĵon. Ĉiuj ŝajnis esti kiel li, krom gaja viro, kiu ĉiam montris ridegon. Strangis al li vidi tiom da feliĉo en malriĉa kaj simpla laboristo. La tagoj pasis, kaj li ĉiam renkontis tiun feliĉan homon.

Li ne komprenis kial li estis tiel feliĉa. Tial unu tagon li decidis eltrovi la sekreton de Johano. Li invitis unu el liaj kunlaborantoj, kiu ankaŭ estis amiko lia, trinki ion kaj promesis al li, ke li rekompencus lin finance, se li rakontu al li pri la vivo de tiu homo. La laboristo tion faris. Atente aŭskultinte tion, kion li diris, la milionulo ankoraŭ ne komprenis, kiel persono kun tia malĝoja vivo povis esti tiel feliĉa.

La sekva tago estis dimanĉo. Johano promenis tra la urbo; li feliĉe kaj senzorge piediris. Subite venis la riĉa entreprenisto, kiu serĉinte kontentigan respondon diris al li: «Juna Johano, oni rakontis al mi la malfeliĉan historion de via vivo, kaj mi ne povas kompreni kial vi ĉiam estas feliĉa kaj amikema. Mi ŝatus, ke vi diru al mi vian sekreton. Kiel vi sukcesas esti feliĉa? Tiam Johano haltis kaj respondis: «Neniam forgesu viajn principojn. Vi devas agi laŭ viaj valoroj kaj fari tion, kion vi opinias ĝusta. Kiam vi renkontu malfacilaĵon, lukte reagu, pretu por solvi tion kaj, samtempe, estu serena kaj ne ĉagreniĝu. Faru bonajn aferojn kaj helpu la aliulojn. Tion mi faras kaj mi feliĉas».

Liaj vortoj ege seniluziigis la entrepreniston, kiu opiniis lin freneza kaj stulta. Li pensis, ke per tiuj agadoj Johano neniam estus feliĉa; oni ĉiam ekspluatus lin. Nenion li povos ĝui. Se li malfeliĉis estante riĉa kaj pova, li ne povis eĉ imagi kiel tiu malriĉulo povis vivi. Pro tio li ne kredis Johanon, kiam li diris, ke li estis feliĉa.

Li elokvente provis konvinki lin, ke li ŝanĝu sian agmanieron, forgesu siajn principojn kaj zorgu pri si mem; sed Johano ne volis forlasi siajn principojn. Unuafoje en sia vivo la entreprenisto sentis malĝojon pro iu. Johano estis mizera idioto bonkora. Strange lia kompato igis lin fari iun malavaran agon, kiun li neniam faris.

— Kvankam mi ne samopinias, mi dankas vin pro la konsilo. Oni rakontis al mi vian historion, kaj mi kompatas vian mizeron. Mi ŝatus helpi vin, bonan homon, igi vian vivon pli ĝoja kaj malpeza. Mi donos al vi unu el miaj aŭtoj, por ke vi povu veture promeni kaj trankviliĝi de tempo al tempo. Estas bonega aŭto — li diris dum la laboristo mire rigardis lin. — Ĝi ankaŭ utilos al vi por iri al via laborejo. Sed atentu — daŭrigis la parolema kaj vanta entreprenisto —, ĉi tiu aŭto havas propraĵon: por antaŭeniri vi devas diri «ek» kaj por bremsi vi devas diri «halt’». La aliaj komandoj logikas: «glacoviŝilo» aktivas la glacoviŝilon, «radio» ŝaltas la radion, «pli laŭte» laŭtigas la ludilon, «malpli laŭte» mallaŭtigas la ludilon. Estas manlibro en la gantujo. Vi rapide lernos ĉion. Ĝoju!

La entreprenisto donis al li sian aŭton. Johano ne volis akcepti lin kaj diris, ke li ne bezonis ĝin; sed fine pro la insistado de la entreprenisto li akceptis ĝin.

Johano sentis sin vere mizera kompare al la entreprenisto, kiu ŝajnis scii ĉion kaj havi ĉion; li nenion havis. Kiam li ricevis la ŝlosilojn, eniris li la aŭton kaj diris «ek».

Konfuzite, li ne sciis kien iri kaj kion fari, do li veturis al najbara urbo per sia nova aŭto. Ĝi estis tre multekosta, do li konsideris vendi ĝin; li iris al la laborejo bicikle kaj ĉiam, kiam li eliris el la urbo, li uzis aŭtobuson, trajnon aŭ alian transportilon. Li ne bezonis ĝin.

Sed dum mallonga momento li pensis pri la vortoj de tiu komercisto. Neniam li meditis pri sia mizera situacio. Dum la veturo li rimarkis, ke pro tiom protekti la aliulojn li forgesis helpi sin mem. Eble li estis tro altruista. «Ekde nun mi pensos nur pri mi mem, kiel rekomendis al mi la entreprenisto». Li pensis, ke bonŝance li povus iĝi kiel li konsideris tiun entrepreniston: saĝa, feliĉa kaj riĉa.

Dum la veturo li sentis la emocion stiri aŭton ege kvalitan. Johano havis la impreson, ke li estis kiel la aŭto; li sentis sin rapida, nehaltigebla. Dum momento li forgesis pri la tempo, pri siaj devoj kaj pri siaj pensoj. Li estis tiom distrita en siaj pensoj, ke li ne vidis signalon, kiu avertis, ke la vojo estis blokita. Iom malproksime oni estis rekonstruinta la ponton, kiu falis dum la violenta ŝtormo de la antaŭa semajno. Johano antaŭeniris tra la ŝajne senfina ponto, kiam li ekrimarkis, ke ĝi kondukis al abismo. Ekvidis li la rompitan ponton, trafikan barilon kaj la krutaĵon antaŭ la abismo. Tuj li reagis kriinte «halt’».

La aŭto transiris la trafikan barilon; ĝi haltis tre proksime de la abismo… Johano forviŝis la ŝviton de sia frunto, trankviliĝe elspiris. La telefono sonoris. Estis lia frato. «Jes… Bone…», Johano respondis, «mi revenos en dek minutoj». La aŭto komencis antaŭeniri. «Fek!», Johano ekkriis, kaj la aŭto pli rapide moviĝis. Kiam Johano diris «halt’», estis tro malfrue…

Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

La videluda industrio enspezas multege da mono. Tamen ekzistas miloj kaj miloj da ludoj, kiuj povas esti senkoste ludataj. Mi ne nur parolas pri liberaj videludoj, sed ankaŭ pri malnovaj ludoj de ludmaŝinoj, videludiloj, ktp.

Se vi uzas GNU/Linukson, vi povas instali multajn ludojn per la pako-administrilo de via distribuaĵo. Aliaj ludoj estas distribuitaj per la formatoj Flatpak, Snap, AppImage, aŭ oni devas kompili ilin. Por trovi liberajn videludojn mi rekomendas LibreGameWiki.

Tamen, ni ne nur havas liberajn ludojn, sed miloj da malnovaj ludmaŝinaj ludoj, kiuj povas esti ludataj per Legu plu el Ĉu vi aĉetas videludojn? Mi senkoste havas pli ol 6000

Kiel anonime telefoni

1-a metodo: pruntepreni poŝtelefonon

Simpla maniero telefoni estas pruntepreni poŝtelefonon de homo sur la strato. Se vi ĝentile demandas, konvinkas rin pri tio, ke vi ne havas vian poŝtelefonon kun vi kaj ke estas urĝaĵo, verŝajne vi ne havos problemon. Se vi havas problemon, alia eblo estas oferi ion kontraŭ la favoro.

Vi devas scii, ke la telefona sistema ne privatecas. Interrete vi povas ĉifre telefoni per VPN-oj kaj Tor por havi pli da privateco.

Vokoj povas esti registritaj de la telofonaj firmaoj kaj spionaj agentejoj, do se vi bezonas multege da privateco, vi povas distordi la voĉon. Se vi timas, ke la persono, kiu lasis al vi la telefonon, malkaŝos al iu informojn rilatajn al via identeco (vizaĝajn trajtojn, altecon, ktp.), vi povas protekti vin ŝanĝante vian aspekton, kutimajn vestaĵojn kaj altecon por la voko (uzante kolorajn kontaktlensojn, platformajn ŝuojn aŭ altajn kalkanumojn, razante vian barbon aŭ lasante ĝin kreski, ŝanĝante vian hararanĝon, ktp.) Se vi bezonas pli da privateco, vi povas peti al alia persono fari la vokon por vi.

2-a metodo: anonime akiri SIM-karton

En multaj landoj oni bezonas doni siajn personajn informojn por aĉeti SIM-karton. Eblas eviti tiun limigon aĉetante ĝin en la nigra merkato. Alia maniero estas konvinki homon, kiu ne konas vi, aĉeti por vi karton kontraŭ mono.

Enigante la karton en stulta telefono aŭ telefono kun sekura operaciumo, vi povos telefoni, sen ke la vokoj estu ligitaj al via vera identeco. Denove, se vi bezonas multege da privateco, estu singarda: ne forgesu distordi la voĉon; telefoni en loko, kie vi ne ofte troviĝas; forigi la vokon de la historio, ktp. Legu plu el Kiel anonime telefoni

Numeri poemajn liniojn, po unu ĉiujn kvin versojn

Versoj de poemoj, kiujn ni trovas en la Interreto, malofte estas numeritaj. Numerado ne necesas por legado, sed kiam oni analizas kaj komentas longan poemon, tio ege utilas. En ĉi tiu artikolo mi lernigas kiel numeri tekstdosieron (tie ni devas alglui poemon kopiita el la Interreto).

Kiel ekzemplon de dosiero mi uzas la poemon Mia biblioteko de Raymond Schwartz. Se ni volas numeri ĉiujn ĝiajn liniojn, sufiĉas plenumi la sekvan komandon:

nl Mia-biblioteko-Raymond-Schwartz.txt

Jen la rezulto:

     1  Kiel bravaj grenadiroj,
     2  Vicigitaj flank'-ĉe-flanko,
     3  Sur bretar' de l' libroŝranko
     4  Ili staras en spaliroj.

     5  Admirinda kern-falango,
     6  Ĉiam preta, kun rapiroj
     7  De l' spirit', al militiroj
     8  Kontraŭ la tirana Manko.

     9  Botelvic' da eliksiroj
    10  El la plej nobela sango
    11  Donas spriton al la lango

    12  Kaj inspiron al la liroj
    13  Pli ol lernolibrodiroj!
    14  Al Botel' do estu danko!
Legu plu el Numeri poemajn liniojn, po unu ĉiujn kvin versojn

Ne malŝparu vian vivon vidante reklamojn

Vi spektas videon, kiun vi ŝatas. La video estas interrompita. Ĝena reklamo. Denove en la video. Sponsorado. Abonu. Komentu...

Malrapideco, poluado, konsumismo

Ciferecaj reklamoj igas vin aĉeti senutilajn aferojn, kiujn vi ne bezonas, kaj malŝpari valoran tempon. Aldone reklamoj igas, ke retpâgoj ŝarĝiĝu malpli rapide, kaj estigas multege da CO2-emisioj (kaj rekte kaj nerekte).

Reklamoj, kiuj mortigas

Reklamoj ĉiam estis uzataj por trompi niajn perceptojn pere de la psikologio. Reklamantoj vendis tabakon kvazaŭ liberigan simbolon, malsanajn manĝaĵojn kvazaŭ sanajn... Poste okazis problemoj de sano kaj morto al homoj, kiuj estis konvinkitaj per tiuj reklamoj.

Vi pagas ilin per viaj mono kaj tempo

Se vi aĉetas Interrete reklamitan produkton, la parto, kiu kostis al firmaoj produkti kaj vidigi la reklamon, estas pagata de vi: per viaj tempo kaj mono (memoru, ke estas riĉega industrio).

Cenzuro

Vi ne povas esprimi nekonvenciajn politikajn opiniojn, nudeco ne eblas... Reklamantoj ne ŝatas riskojn, ĉio devas esti kontrolita. Se ili ne ŝatas vin, via video ne gajnos monon, ne aperos en la serĉrezultoj. Ĉio, kio ne kontribuas al la konsumismo estos ignorita, ĉar tio ne donas al ili monon.

Sen privateco

Multaj firmaoj gvatas ĉion, kion vi faras en la Interreto, kreante psikologiajn profilojn, kiuj ebligas al reklamantoj plibonigi manierojn kontroli vin.

Vivo sen reklamoj

Pro tio mi blokas la reklamojn de retejoj, videoj (inkludante sponsoradojn), ktp. Per la ŝparita tempo mi povas pli rapide trovi la informon, kiun mi serĉas, kaj legi artikolojn aŭ senatende spekti videojn. Tio ebligis al mi, lerni pli en malpli da tempo kaj pasigi pli da tempo farante tion, kion mi ŝatas fari.

Se mi devas aĉeti ion, mi klopodas inteligente aĉeti ĝin:

  • Kiuj estas la ingrediencoj?
  • Ĉu estas opcioj pli altkvalitaj?
  • Kie ĝi estis produktita?
  • Kiom ĝi kostas?
  • ...

Se mi ŝatas ion kaj volas subteni ĝin, mi faras tion rekte (sen perantoj), por ke ĝi ricevu pli da mono ol tiom, kiom ĝi ricevus, se mi vendus mian tempon al trompaj reklamantoj.

Kompreneble, Interreta reklamado daŭre ekzistos, ĉar ĉiam estos iu sponsorita artikolo, iu video financita de firmao, ktp. Bonŝance eblas eviti multajn reklamojn per programoj kiel uBlock Origin kaj Piped.