Mensogoj pri AI

Estas veziko de aŭtomata lernado, sed tiu teknologio restos. Kiam la veziko eksplodu, la mondo estos ŝanĝita per la aŭtomata lernado. Sed verŝajne ĝi estos pli aĉa, ne pli bona.

Kontraŭe al la atendoj de pesimistegaj AI-antaŭdiristoj, la mondo ne detruiĝos pli rapide danke al la AI. Nuntempaj progresoj en maŝinlernado vere ne proksimigas nin al forta AI, kaj kiel Randall Monroe jam rimarkis en 2018:

Nun. AI iĝas sufiĉe altnivela por kontroli nehaltigeblajn svarmojn da murdistaj robotoj. La Parto, pri kiu mi zorgas. AI iĝas memkonscia kaj ribelas kontraŭ homa kontrolo. La parto, pri kiu ŝajne multaj homoj zorgas

Tio kio okazos al la AI estas la enuiga malnova kapitalismo. Ĝia kapablo konservi la povon venos el la anstataŭigado de kompetentaj, multekostaj homoj per aĉaj malmultekostaj robotoj. Grandegaj lingvaj modeloj estas bonega progreso supera al Markov-ĉenoj, kaj Stable Diffusion povas generi bildojn, kiuj estas nur iom strangaj per sufiĉa ŝanĝado de la komandoj. Mezbonaj programistoj uzos GitHub Copilot por skribi bagatelan kaj ripeteman kodon (bagatela kodo estas taŭtologie neinteresa), kaj la maŝina lernado verŝajne restos utila por skribi kandidatigan leteron por vi. La senŝoforaj aŭtoj povus alveni Iun Baldaŭan Tagon™, kiu bonegos por sciencfikciaj admirantoj kaj teknokratoj, sed multe pli malbonos en ĉiuj flankoj ol, ekzemple, konstrui pli da trajnoj.

La plej grandaj daŭraj ŝanĝoj fare de maŝina lernado estos pli similaj al tiuj ĉi:

  • Malpliiĝo de la laborforto por spertaj kreivaj laboroj.
  • La tuta forigo de homoj en klient-asistadaj roloj.
  • Pli konvinka spamaj kaj trompaj enhavoj, pli skaleblaj fraŭdoj.
  • Serĉil-optimimugitaj amasoj da enhavo, kiu superas en la serĉrezultoj.
  • Amase generitaj libroj (kaj duumaj kaj paperaj), kiuj troos en la merkato.
  • AI-generitaj enhavoj superŝutos la sociajn retejojn.
  • Ĉieaj propagando kaj ŝajnigado, kaj en la politiko kaj reklamado.

La AI-firmaoj daŭre kaj amase produktos rubon kaj CO2-emisiojn, ĉar ili agreseme eltiras ĉiun Interretan enhavon, kiun ili povas trovi, eksterigante kostojn sur la mondan ciferecan infrastrukturon, kaj nutras per tiu hamstrado la servilaron de grafikaj procesoroj por generi siajn modelojn. Ili povus lasi al homoj ian povon por helpi ordigi la enhavon, serĉante la plej malmultekostaj merkatoj kun la plej malfortaj laborleĝoj por konstrui hom-ekspluatantajn laborejojn por nutri la AI-datenmonstro.

Vi neniam fidos alian produktan recenzon. Vi neniam parolos denove al homo en firmao, kiu provizas retkonekton. Sengustaj kaj koncizaj enhavoj plenigos la ciferecan mondon ĉirkaŭ vi. Teknologio kreita por engaĝigantaj amasoj da serviloj — tiuj videoj redaktitaj per AI kun kraketa maŝina voĉo, kiun vi lastatempe vidis en viaj fluoj — estos komercigata kvazaŭ blankan markon kaj uzata por amase promocii produktojn kaj ideologiojn per malgrandega kosto el kontoj de sociaj retejoj, kiuj estos plenigitaj per AI-enhavo, kulturas publikon kaj konformos kun la algoritmo.

Ĉiuj tiuj aferoj jam okazas kaj pli malboniĝos. La estonteco de la enhavo estas sengusta kaj senanima regurgitado de ĉiuj enhavoj, kiuj aperis antaŭ la AI-epoko, kaj la destino de ĉiuj novaj kreemaj enhavoj estas la submetado en la matematika malklariganta amaso.

Tio estos ege profitdona por la AI-magnatoj, kaj por sekurigi ilian investon ili instigis grandegan kaj multekostan tutmondan propagandkampanjon. Por la publiko, la nunaj kaj eblaj estontaj kapabloj de la teknologio estas troigita per egaj promesoj ridinde neeblaj. En fermitaj kunvenoj oni faras multe pli realigeblajn promesojn duone malpliigi la buĝetojn.

La propagando ankaŭ apogas sin sur la mistika sciencfikcia kanono: la minaco de inteligentaj komputiloj kun povo fini la mondon, la malpermesita allogo de nova Projekto Manhattan kaj ĉiuj ĝiaj sekvoj, la longe antaŭdirita singulareco. La teknologio eĉ ne proksimas al la ĉi tiu nivelo, sed la iluzio estas konservita pro la intereso influi la leĝfaristojn por helpi la magnatojn starigi muron ĉirkaŭ ilia nova industrio.

Kompreneble AI prezentas perfortan minacon, sed kiel Randall rimarkas, ne devenas de la AI mem, sed de la homoj, kiuj aplikas ĝin. La usona armeo testas AI-kontrolitajn senpilotajn aviadilojn, kiuj ne estos memkonsciaj, sed ege pliigos la homajn erarojn (aŭ la homan malicon) ĝis senkulpaj homoj mortu. AI-iloj jam estas uzataj por starigi kaŭciojn kaj kondiĉajn liberecojn — ĝi povas meti vin en malliberejon aŭ reteni vin tie. La polico uzas AI-n por vizaĝrekonado kaj «antaŭvida policado». Kompreneble ĉiuj tiuj modeloj fine diskriminacias minoritatojn, senigante ilin je libereco kaj ofte mortigante ilin.

Agresema kapitalismo karakterizas la AI-n. La propaganda veziko estis kreita de investantoj kaj kapitalistoj, kiuj investas monon en ĝi, kaj la rendimento, kiun ili atendas de tiu investo, eliros el via poŝo. La singulareco ne venos, sed la plej realismaj promesoj de AI malbonigos la mondon. La AI-revolucio jam venis, kaj mi malŝatas ĝin.

Provoka mesaĝo

Mi redaktis multe pli flamigan skizon pri ĉi tiu temo kun la titolo «ChatGPT estas la nova tekno-ateista anstataŭo de Dio». Ĝi faras kelkajn sufiĉe akrajn komparojn inter la sekto de ĉifrovalutoj kaj la sekto de la maŝinlernado, kaj inter la religia, neŝanĝebla kaj ege ignoranta fido, ke ambaŭ teknologioj estas la heroldoj de la progreso. Estis amuze skribi ĝin, sed ĉi tio estas probable la plej bona artikolo.

Mi trovis ĉi tiun komenton el Hacker News kaj citis ĝin en la originala skizo: «Verŝajne indas paroli kun GPT4 antaŭ serĉi profesian helpon [por trakti depresion]».

Okaze, ke vi bezonu aŭdi tion ĉi: ne (averto: memmortigo) uzu la servojn de OpenAI por helpi kuraci vian depresion. Trovi kaj aranĝi rendevuon kun terapiisto povas malfacili por multaj homoj — kutimas, ke tio ŝajnu malfacile. Parolu kun viaj amikoj kaj petu al ili helpon por trovi la ĝustan flegon por viaj bezonoj.

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo «AI crap» publikigita de Drew Devault sub la CC BY-SA 2.0-permesilo.

Eviti, ke Ĝavoskripto modifu la tondujon en Firefox

Ĉu iam okazis al vi, ke vi kopiis tekston de retpaĝo kaj, kiam vi algluis ĝin, aperis teksto modifita, aŭ nenio aperis? Tio okazas, ĉar tiu paĝo modifis la tondujon.

Por eviti tion vi povas malebligi Ĝavoskripton aŭ agordi Firefox per la jena metodo:

  1. En la adresbreto skribu about:config.
  2. Premu la Enigan Klavon kaj poste la butonon Akcepti la riskon kaj daŭrigi.
  3. En la serĉo-kampo skribu dom.event.clipboardevents.enabled.
  4. Alklaku dufoje ĉi tiun opcion aŭ premu ĝian Baskuligi-butonon por ŝanĝi ĝian valoron al false.

Ĝi devas aspekti tiel

Tiel la retejoj, kiujn vi vizitos ne povos modifi vian tondujon. Sciu, ke kelkaj retaplikaĵoj, kiuj modifas la tondujon per Ĝavoskripto (kiel Collabora), ne plu povos fari tion, do ilia kapablo alglui ne plu ĝuste funkcios.

Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Reddit pagas la prezon ignori la proteston de siaj uzantoj kontraŭ siaj lastaj ŝanĝoj.

Unuflanke multaj homoj moviĝis al aliaj platformoj kiel Lemmy, kiu triobligis siajn uzantojn en mallonga tempo:

Aliflanke la retejo de Reddit ĉesis funkcii pro protestoj, en kiuj pli ol 7000 diskutejoj Legu plu el Reddit perdas uzantojn kaj monon, ĉar ĝi ignoris la plendojn de siaj uzantoj

Ĉesu uzi Reddit

Miloj da Reddit-komunumoj morgaŭ ĉesos esti alireblaj por protesti kontraŭ la decido pagigi milionojn da dolaroj al programoj, kiuj uzas la API. Pro tiu politiko multaj programoj ne plu funkcios.

Tamen, kvankam iuj homoj rekomendas, ke oni ĉesu uzi Reddit, la protesto daŭros nur du tagojn. La problemo de portempa bojkoto estas, ke ĝi sendas jenan mesaĝon al la proprietuloj: multaj homoj koleras, sed post du tagoj revenos kaj ni daŭre gajnos monon. Reddit ĉesis esti libera programo antaŭ jaroj kaj ne ĉesos cenzuri informojn, kiujn ili ne ŝatas.

Mi subtenas la bojkoton al Reddit, sed mi pensas, ke ĝi ne devus daŭri nur du tagojn; ĝi devus esti porĉiama. Ekzistas kelkaj programoj similaj al Reddit, kiuj estas liberaj kaj kiuj respektas la privatecon de siaj uzantoj: Lemmy, /kbin, Postmill, Lobsters, Tildes...

Lemmy kaj /kbin, malkiel Reddit, estas liberaj kaj federaciitaj, do la administrantoj de nodo ne povas cenzuri informojn de nodoj, kiujn ili ne regas, aŭ trudi ion al ili; ĉiu nodo havas sian politikon.

YouTube minacas la disvolvistojn de Invidious

La disvolvistoj de Invidious ricevis retmesaĝon el YouTube, kiu petas, ke ili ne plu havigu la programon. Laŭ la jura teamo de YouTube, ili estus malobservantaj la uzkondiĉoj de la API de YouTube, kio ne eblas, ĉar Invidious ne uzas la API de YouTube.

Ili ankaŭ diras, ke Invidious «estas havigata en invidious.io», kio ankaŭ ne veras, ĉar tiu retejo ne gastigas neniun version de Invidious. Nuntempe estas 40 retejoj, kiuj gastigas publikajn versiojn de Invidious, sur kiuj la Invidious-skipo neniun regpovon havas, ĉar Invidious uzas la liberan permesilon AGPL. Eĉ se Invidious estu kontraŭleĝa en Usono, estas versioj gastigitaj en la Tor-reto, en la I2P-reto kaj en multaj landoj, kio igas, ke efektive ne eblu malaperigi Invidious. Krome, ĝia kodo troviĝas en kelkaj platformoj por disvolvistoj kaj en multege da komputiloj.

Invidious akceptis nek la kondiĉojn de uzado de la YouTube-API nek tiujn de YouTube. YouTube ebligas la aliron al la enhavo gastigita en siaj serviloj per la HTTP-protokolo, do Invidious neniel ciferece krimis; ĝi simple defendas la rajton al la privateco kaj libereco.

Google (la firmao, kiu regas YouTube-n), aliflanke, ne respektas la privatecon, cenzuras, postulas uzi proprietajn programojn, ekspluatas la uzantojn kaj ege damaĝas la naturon (por citi nur kelkajn ekzemplojn). Pro tio estas homoj, kiuj opinias, ke Google devas esti detruita.

Bonŝance, eĉ se Invidious malaperas, ekzistas aliaj liberaj projektoj kiel Piped, NewPipe kaj youtube-dl. Ĉu Google ankaŭ minacos la disvolvistojn de tiuj projektoj kaj iliajn milionojn da uzantoj?