Fadenoj en Python

La komputaj fadenoj permesas al ni fari taskojn samtempe. En Python ni povas uzi la modulon threading, sed estas multaj aliaj.

Ni kreos kelkajn simplajn fadenojn (threads).

#!/usr/bin/env python
# -*- coding: utf-8 -*-
import threading
import time
import random

def sleeper(name, s_time):
    print('{} komencita je {}.'.format(
        name, time.strftime('%H:%M:%S', time.gmtime())))

    time.sleep(s_time)

    print('{} finiĝis je {}.'.format(
        name, time.strftime('%H:%M:%S', time.gmtime())))


for i in range(5):
    thread = threading.Thread(target=sleeper, args=(
        str(i + 1) + 'a fadeno', random.randint(1, 9)))

    thread.start()

print('Mi finiĝis, sed la aliaj fadenoj ne.')

Unue ni importis la bezonatajn modulojn: time, random kaj threading. Por krei je threads ni nur bezonas la lastan. Je time ni uzis por simuli takson kaj akiri ĝian tempo de komenco kaj fino; random havigas al nia takso hazardan daŭron.

La funkcio sleeper «dormas» (faras nenion) dum la tempo kiu ni specifas, diras al ni kiam komencis «dormi» kaj kiam finis «dormi». Kiel parametroj ni donas la nomon, kiu ni volas doni al la fadeno, kaj la tempon, dum kiu «dormos» la funkcion.

Poste ni kreas "por"-iteracion, kiu kreas 5 fadenojn, kiuj plenumas la sleeper-funkcion. En la konstruilo (threading.Thread) ni devas diri la funkcion por plenumi (target=sleeper) kaj la parametrojn, kiujn ni volas doni al ĝi (args=('str(i + 1) + 'a fadeno', random.randint(1, 9))).

1a fadeno komencita je 15:17:07.
2a fadeno komencita je 15:17:07.
3a fadeno komencita je 15:17:07.
4a fadeno komencita je 15:17:07.
5a fadeno komencita je 15:17:07.
Mi finiĝis, sed la aliaj fadenoj ne.
3a fadeno finiĝis je 15:17:13.
5a fadeno finiĝis je 15:17:13.
2a fadeno finiĝis je 15:17:14.
4a fadeno finiĝis je 15:17:14.
1a fadeno finiĝis je 15:17:16.

La resulto de la plenumo estas hazarda: ni ne scias kiu fadeno finos unue.