Kiel detrui Google

La komerca modelo de Google baziĝas sur la kolekto de personaj datenoj de uzantoj, la vendado de ili al aliaj firmaoj kaj la montrado de reklamoj. La firmaoj ankaŭ partoprenas en spionadaj projektoj, disvolvas programojn de artefarita intelekto kun militaj celoj, ekspluatas la uzantojn...

Ĝi estas unu el la plej potencaj firmaoj el la planedo. Tamen Google estas giganto kun argilaj piedoj, kiu povas esti neniigita.

Forigi ĝiajn enspezojn per reklamoj

Google gajnas monon liverante tajloritajn reklamojn bazitajn sur la informo, kiun ĝi kolektas de siaj uzantoj. Se la homoj ne vidas reklamojn, Google ne gajnas monon. Bloki reklamojn estas maniero eviti la spuradon kaj igi, ke Google perdu monon, sed se ni vizitas paĝojn de Google, ĝi daŭre akiros informon, kiun ĝi povos vendi al reklamantoj. Do plej simplas bloki la reklamojn kaj eviti retejojn de Google.

Alia ideo estas alklaki ĉiujn la reklamojn per la AdNauseam-kromaĵo, kiu ankaŭ povas kaŝi ilin por ni, por ke ili ne ĝenu. Ĉi tio rimedo igas, ke Google gajnu malpli da mono per klakoj en reklamoj kaj ke la serviloj de Google havu iom pli da laborŝarĝo (malgrandega, sed ĝi kontribuas al kreskado de ĝiaj elspezoj).

Plenigi la servilojn de Google per merdo

Google permesas alŝuti preskaŭ ĉion ajn al siaj serviloj (videojn, dosierojn, ktp.). Se la enhavo alŝutita al ĝiaj serviloj okupas multe da spaco kaj estas rubo, kiu forpelas al la homoj el ĝiaj serviloj (videoj kun robotaj voĉoj, kiuj diras sensencajn aferojn, centoj da videoj, kiuj okupas gigabajtojn kaj gigabajtojn), la bontenadaj kostoj de la serviloj pliiĝas kaj la profito, kiun la firmao akiras, malpliiĝas.

Se estas tutmonda kunordigita klopodo de pluraj uzantoj, Google devos komenci limigi la alŝuton de dosieroj, dungi homojn, por ke ili trovu rubajn videojn, bloki homojn kaj ilian IP-adresojn, ktp., kio pliigus ĝiajn malprofitojn kaj malpliigus ĝiajn profitojn.

Ekzemple, mi povas ĉiuhore krei 15-minutajn videojn kaj aŭtomate aŭ semiaŭtomate alŝuti ilin al YouTube. La videoj devus okupi multe da spaco. Ju pli da rezolucio, da koloroj, da sona diverseco, da kadroj por sekundo, des pli da mono YouTube elspezos por teni tiujn videojn en siaj serviloj.

Mi aŭtomate kreis la jenan videon per ffmpeg. Ĝi daŭras nun du sekundojn, sed okupas 136 MB. 15-minuta simila video okupus 61,2 GB.

Necesus krei modifojn de hazardaj videoj, rubajn videojn de robotoj parolantaj en strangaj lingvoj... Samtempe necesus kuraĝigi la uzantojn transloĝiĝi en aliajn platformojn kiel PeerTube, Odysee, ktp., kiuj estas pli respektemaj al la privateco.

Same ni povus plenigi Google Drive per rubaj dosieroj. Ni eble devus uzi plurajn kontojn kaj klopodi ne troe altiri la atenton de Google. Oni povas uzi minoritatajn lingvojn, dosierojn, kiuj ŝajnas laŭrajtaj, ktp.

Por ke la atako al Google havu kiel eble plej multe da efiko, pluraj malsamaj kontoj devus esti uzitaj, kun malsamaj IP-adresoj, kaj necesus kunordigi ĉion inter diversaj homoj. Ne estas ia leĝo, kiu malpermesas alŝuti hazarde kreitajn videojn kaj dosierojn, kaj kvankam ĝi ekzistus, oni povus fari tion anonime, por eviti esti identigita.

Uzi ĝiajn servilojn per prokurilo pagante nenion

Oni povas uzi programojn kiel Piped, InvidiousNewPipe. YouTube elspezas monon sendante videajn dosierojn trans la Interreto. Tiumaniere ĝi ne kolektas niajn personajn datenojn, dum ĝi perdas monon, kaj ni ĝuas la videojn. 😆

Bojkotu ĝiajn produktojn

Aĉetu nenion, kiu donu monon al Google. Se vi jam havas produkton de Google, eblas agi, por ke ĝi sendu kiel eble plej malmulte da datenoj. Ekzemple eblas ŝanĝi la agordojn de la kaptita portalo de Android.

Se vi bezonas poŝtelefonon, vi povas aĉeti malnovan telefonon, telefonon kun GNU/Linukso aŭ iun kun libera distribuo de Android.

Propagando kontraŭ Google

Ĉi tiu artikolo estas tia ekzemplo. ✊

Komentoj