Deklaracio de sendependenco de la Retlando

Registaroj de la Industria Mondo, pezecaj gigantoj de karno kaj ŝtalo, mi venas de Retlando, la nova hejmo de Menso. En la nomo de la estonteco, mi petas al vi de la pasinteco, lasu nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe ni. Vi ne havas suverenecon, kie ni kunvenas.

Ni ne havas registaron elektitan, nek ni verŝajnas havi iun, do mi alparolas vin per ne pli granda aŭtoritato ol tiu, per kiu libereco mem ĉiam parolas. Mi deklaras ke la tutmonda sociala spaco, kion ni konstruas, estu nature sendependa de la tiranecoj, kiujn vi klopodas trudi al ni. Vi ne havas moralan rajton regi nin, nek vi posedas iun metodon de perforto, kiun timi ni havas realan kialon.

Registaroj derivas siajn justajn potencojn de la konsento de la regatoj. Vi nek petis nek ricevis la nian. Ni ne invitis vin. Nek vi konas nin, nek vi konas nian mondon. Retlando ne sin trovas ene de viaj landlimoj. Ne kredu ke vi povas konstrui ĝin, kvazaŭ ĝi estus publika konstruprojekto. Vi ne povas. Tio estas akto de la naturo kaj ĝi kreskas per niaj kolektivaj agadoj.

Vi ne partoprenis en nia granda kaj kolektiĝanta konversacio, nek vi kreis la riĉecon de niaj merkatoj. Vi ne konas nian kulturon, nian etikon, aŭ la neskribitajn kodojn kiuj jam provizas al nia socio pli multe da ordo ol atingiteblus per iuj ajn da viaj fitrudoj.

Vi pretendas ke ekzistas problemoj inter ni kiujn vi devas solvi. Tiun aserton vi pretekstas pro invadi nian zonon. Multaj de tiuj problemoj ne ekzistas. Kie ekzistas realaj konfliktoj, kie ekzistas malpravoj, ni identigos ilin kaj solvos ilin per niaj rimedoj. Ni formas nian propran socialan kontrakton. Tiu rego leviĝos laŭ kondiĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas malsama.

Retlando konsistas de transakcioj, rilatoj, kaj penso mem, aranĝitaj kiel staranta ondo en la reto de niaj komunikaĵoj. La nia estas mondo, kiu sin trovas ambaŭ ĉie kaj nenie, sed ne kie loĝas korpoj.

Ni kreas mondon, kien ĉiuj rajtas eniri sen privilegio aŭ antaŭjuĝo akordita per raso, ekonomia potenco, milita forto, aŭ naskiĝloko.

Ni kreas mondon, kie iu ajn, ie ajn rajtas esprimi siajn kredojn, egale kiel neordinaraj, sen timo iĝi devigita al silentado aŭ konformeco.

Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo, identeco, movado, kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj ĉi bazas sur materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio.

Niaj identecoj ne havas korpojn, do, malkiel vi, ni ne povas atingi ordon per fizika devigado. Ni kredas, ke de etiko, de klerigita memintereso, kaj de la komuna boneco, nia registaro altiĝos. Niaj identecoj eblas disiĝataj trans multaj de viaj jurisdikcioj. La sola leĝo, kiun ĉiuj de niaj konstituciaj kulturoj ĝenerale agnoskus estas la Ora Regulo. Ni esperas, ke ni povu konstrui niajn apartajn solvojn sur tiu bazo. Sed ni ne povas akcepti la solvojn kiujn vi klopodadas altrudi.

En Usono, vi hodiaŭ kreis leĝon, la Akto de Reformacio de Telekomunikacioj, kiu forkonsentas vian propran konstitucion kaj insultas la viziojn de Jefferson, Washington, Mill, Madison, DeToqueville kaj Brandeis. Tiuj vizioj nun devas naskiĝi denove en ni.

Vi estas terurataj de viaj propraj idoj, ĉar ili estas indiĝenoj en unu mondo, kie vi ĉiam estos enmigrantoj. Ĉar vi timas ilin, vi komisias viajn burokratarojn kun gepatraj respondumoj kiujn alfronti mem vi tro malkuraĝas. En nia mondo ĉiuj sentimentoj kaj esprimoj de homeco, de maldignaĵo al anĝelaĵo, estas partoj de senkudra tuto, la tutmonda konversacio de bitoj. Ni ne povas apartigi la aeron, kiu sufokas de la aero, sur kiu batas flugiloj.

En Ĉinio, Germanio, Francio, Rusio, Singapuro, Italio kaj Usono vi penadas forbalai la viruson de libereco per establi gardpostenojn ĉe la bordoj de Retlando. Tiuj forteneblas infektadon dum tempeto, sed ili ne funkcios en mondo, kiu baldaŭ litkovrilatos sub bit-pluportantaj ilaroj.

Viaj pliigante arkaikaj informaĵindustrioj daŭrigus sin mem per proponi leĝojn, en Usono kaj aliloke, kiuj pretendas posedi paroladon mem tra la tuta mondo. Tiuj leĝoj deklarus, ke ideoj estu alia industriprodukto ne pli nobla ol krudfero. En nia mondo, kion ajn la homa menso kreus, eblas reproduktati kaj distribuati senfine senkoste. La tutmonda transportado de penso ne plu postulas viajn fabrikojn por atingi.

Tiaj pliigante malamikaj kaj koloniaj rezolucioj metas nin en la sama pozicio kiel tiuj antaŭaj amantoj de libereco kaj memdeterminado, kiuj devis malakcepti aŭtoritatojn de foraj, malinformataj potencoj. Ni devas deklari niajn virtualajn memestantojn imunaj kontraŭ via suvereneco, eĉ dum ni daŭradas konsenti vian regulon super niaj korpoj. Ni disvatiĝos trans la planedon, tiel ke neniu povu aresti niajn pensojn.

Ni kreos civilizacion de la menso en Retlando. Estu ĝi pli humana kaj justa ol la mondo, kiun viaj registaroj faris antaŭe.

Davos, Svisio Februaro 8-a, 1996

La antaŭa teksto estas traduko de A Declaration of the Independence of Cyberspace publikigita de John Perry Barlow sub la CC BY 3.0 US-licenco.

Afiŝita je Modificado el Kategorio El Senkategoria Etikedoj el Deklaracio de sendependenco de la Retlando

Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?

Ĉi tiu artikolo estas traduko el angla de artikolo «Fix or Kill Automatically Installed JavaScript?», publikigita de Julie Marchant sub licenco CC BY-SA 4.0.

En la eseo de Richard Stallman «La kaptilo de Ĝavoskripto» (angle «The Javascript trap») estas montrita, ke la homoj plenumas proprietajn programojn, kiuj estas aŭtomate, silente instalitaj en iliaj retiloj ĉiutage. Fakte li grande reduktis gravecon al problemo; ne nur la plejparto el la uzuloj plenumas proprietajn programojn ĉiutage nur retumante en la Reto. La Kaptilo de Ĝavoskripto estas tre reala kaj abunda; oni diras, ke la Reto estas tiel difektita sen tiuj mallaŭnormaj HTMLaj kromaĵoj, normale proprieta, kiel la retiloj jam ne eĉ oferas videblan opcion por malebligi Ĝavoskripto; malebligi Ĝavoskripton, oni argumentas, nur kaŭzos konfuzon.

Estas evidenta, ke ni bezonas solvi tiun problemon. Tamen koncentrante sin pri ĉu skriptoj estas «triviala» aŭ libera, S-ro Stallman forgesas kernan aspekton: ĉi tiu aŭtomata, silenta agmaniero de programa instalado mem estas la kerna problemo. Ke la plej da koncernaj programoj estas proprieta, estas nure kromefiko.

Legu plu el Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?