Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?

Ĉi tiu artikolo estas traduko el angla de artikolo «Fix or Kill Automatically Installed JavaScript?», publikigita de Julie Marchant sub licenco CC BY-SA 4.0.

En la eseo de Richard Stallman «La kaptilo de Ĝavoskripto» (angle «The Javascript trap») estas montrita, ke la homoj plenumas proprietajn programojn, kiuj estas aŭtomate, silente instalitaj en iliaj retiloj ĉiutage. Fakte li grande reduktis gravecon al problemo; ne nur la plejparto el la uzuloj plenumas proprietajn programojn ĉiutage nur retumante en la Reto. La Kaptilo de Ĝavoskripto estas tre reala kaj abunda; oni diras, ke la Reto estas tiel difektita sen tiuj mallaŭnormaj HTMLaj kromaĵoj, normale proprieta, kiel la retiloj jam ne eĉ oferas videblan opcion por malebligi Ĝavoskripto; malebligi Ĝavoskripton, oni argumentas, nur kaŭzos konfuzon.

Estas evidenta, ke ni bezonas solvi tiun problemon. Tamen koncentrante sin pri ĉu skriptoj estas «triviala» aŭ libera, S-ro Stallman forgesas kernan aspekton: ĉi tiu aŭtomata, silenta agmaniero de programa instalado mem estas la kerna problemo. Ke la plej da koncernaj programoj estas proprieta, estas nure kromefiko.

Legu plu el Ĉu ripari aŭ forigi la aŭtomate instalitan Ĝavoskripton?

Ne plu poŝtelefonoj

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la angla artikolo «No cellphones beyond this point» de Alyssa Rosezweig, sub la CC BY-SA 4.0-licenco.

Mi rifuzas kunporti poŝtelefonon — al miaj konfuzitaj amikoj en nia socio obsedita pri la teĥnologio—, tie ĉi la kialo. Iuj el vi jam demandis pri mia telofonnumero por skribi min. Eble vi estis instruisto en unu el miaj kursoj demandante, ke mi plenumu iun proprietan programaron en la kursejo. Eble vi estis familiano zorgita pri, ke en malsekura situacio mi ne povu telefoni por peti helpon.

Mia rifuzo havi poŝtelefonon estas pro kvar rezonoj, malgraŭ tio ke mi estas agema Interreta uzulo. En ordo de malplej al plej graveco:

Unue, poŝtelefonoj estas malkomforta por mi. Mia tempo ĉe komputiloj mi grandege uzas per skribi, programi kaj krei arton; por mi ĉi tiuj taskoj bezonas grandajn klavarojn aŭ desegnan tabuleton. Ĉi tiu ja ne estas etika kialo eviti poŝtelefonojn kaj tabuletojn kaj mi agnoskas, ke multaj homoj havas uzojn pli konvena por la etaj aparatoj.

Due, poŝtelefonaj uzantoj kreas poŝtelefonan kulturon. En ono da homa vivotempo, poŝtelefonoj aliigis el malestanta en socie akceptitan por uzi ĝi dum oni parolas al iu en reala vivo. Ĉi tiu kulturo ne estas neevitebla por ciferecaj aparatoj — multaj homoj uzas teĥnologion response, pro kio mi aplaŭdas —, sed ĝi restas deprime kutima. Se mi havus poŝtelefonon antaŭ mia nazo dum mi simulas paroli al miaj propraj amikoj, ĝi daŭrigus la ideon, ke tio estas bona agmaniero. Ĉar mi timas, ke mi iĝu iu, kiu malbone uzas teĥnologion tiumaniere, mi tute evitas kunporti poŝtelefonon por eviti la etikan riskon.

Trie, poŝtelefonoj estas grandaj riskoj por libereco kaj privateco. La plejparto de poŝtelefonoj en la bazaroj plenumas proprietan operaciumon, kiel iOS, kaj havas amason da proprieta programaro. Ankaŭ malsame de la plej granda parto de labortablaj kaj tekaj komputiloj, multaj el tiuj operaciumoj rulas kontrolojn de subskribo. Tio estas, anstataŭigi la sistemo per libera programaro estas kriptografie maleble kaj iukaze kontraŭleĝa. Nur tio estas sufiĉa kialo eviti tuŝi tiujn aparatojn.

La reala situacio estas bedaŭrinde malpli bona. En kutimaj aparatoj, estas nur unu ĉefa blato ene, la CPU. La CPU plenumas la operaciumon, kiel GNU/Linukson, kaj havas la tutan kontrolon de la maŝino. Ĝi ne estas tiel en poŝtelefonoj; tiuj aparatoj havas du ĉefajn blatojn — la CPU-n kaj la bazan bandon —. La unua havas la kutimajn liberecajn problemojn; la dua estas Interrete konektita nigra skatolo kun teruraj ebloj. Minimume laŭ la desegno de la poŝtelefonaj retoj, iam ajn, kiam la poŝtelefono konektas al la interreto (tio estas, la bando estas enreta), la uzula loko povas esti sekvita per triangulado de telefonaj turoj. Jam la risko estas neakceptebla por multaj homoj. Tradicie la telefonaj operacioj estas vundeblaj per observado kaj tuŝaĉado, ĉar nek alvokoj nek tekstoj estas ĉifritaj. Ankaŭ, por aldoni doloron al la vundo, malmultaj telefonoj havas acepteblan izolecon. Tio estas, la CPU, kiu povas plenumi proprietan programaron, ne kontrolas la bazan bandon, kiu por praktikaj celoj ne povas laŭ leĝe plenumi liberan programaron en Usono. Anstataŭ, en multaj okazoj la baza bando kontrolas la CPU-n. Ne gravas, se oni uzas ĉifritajn mesaĝojn per XMPP, se la baza bando simple povas fotografi sen la scio nek permeso de la sistema operaciumo de la flanko de la CPU. Alternative, denove depende de kiel la baza bando estas konektita kun la alio de la sistemo, ĝi povus havi la eblecojn remote aktivigi la mikrofonon kaj fotografilo. 33 jaroj poste mondo, en kiu ĉiuj kunportas poŝtelefonon preterpasas la terursonĝojn de George Orwell. Eble vi «nenion kaŝas», sed almenaŭ al mi ankoraŭ gravas mia privateco. Poŝtelefonoj estas timigaj. Ne kalkulu je mi.

Fine laŭ la gravaj sekvoj por socio kaj libereco, mi rifuzas eternigi ĉi tiun sistemon. Mi povus decidi kunporti poŝtelefonon malgraŭ tio, decidante, ke kiel malinteresa homo mi povas oferi la liberecon pro la tuja plezuriga kunveno. Sed estante kompleza mi nur aldonus unun al la grando de la problema, grandan etikan pezaĵon, ĉar uzi la poŝtelefonanj reton kontribuas al la retefiko, kiel la nomo indikas.

Se mi havus mian telefonon ekstere antaŭ aliuloj, ni indikus, ke «telefonoj estas bonaj». Se iu rigardas al mi kiel etika modelo, ili ankaŭ povus daŭrigi la uzado de poŝtelefono.

Se mi permesus al miaj amikoj skribi min anstataŭ uzi pli etikan ilon, mi indikus, ke «skribi estas bone» kaj «estas rezone atendi, ke homoj skribu». Se ili estus en la limo pri la etiko kaj neceso kunporti poŝtelefonon, ĉi tiu povus instigi al ili konservi ĝin.

Se mi uzus poŝtelefonon por taskoj en lernejo, mi dirus, ke «lernantoj en la 21a jarcento devus havi poŝtelefonon». Mi preferus esti la lasta obstinulo en la lernejo por memorigi al ili, ke tio ne estas etika supozo.

Se mi ricevas strangan rigardon de miaj konatoj, konfiduloj kaj instruantoj, mi havas nun la okazon eduki ilin pri libera programaro kaj privateco. Nur kelkaj homoj konscias pri la riskoj de tiuj «porteblaj aparatoj de sekvado» kiel Richard Stallman skribus. Tiuj «strangaj momentoj» estas perfektaj okazoj helpi al ili decidi pli informite.

Kunportante poŝtelefonon mi eternigus ion malbonan. Aktive rifuzante kunporti ĝin, mi rezistas kaj aktive faras ion bonan.

Do anstataŭ uzi poŝtelefonon, kiuj estas miaj alternativoj?

Por la plejparto de ciferaj taskoj, inklude skribi ĉi tiun afiŝon, mi uzas tekkomputilon, kiu plenumas liberan programaron. Adicie, por konekti al la Interreto, mi uzas Wi-Fi-an karton, kiu plenumas liberan integritan mikroprogramaron!

Por paroli al miaj amikoj, mi uzas malcentrajn, malfermitajn protokolojn, kie eblas. Konkrete oni povas kontakti min per retpoŝto, XMPP kaj Mastodon. En kelkaj okazoj, kiam tio ne eblas pro la retefiko, mi uzas liberajn malcentrajn sistemojn kiel IRC. Okaze mi uzas proprietajn sistemojn, kiuj estis retroprojektitaj por esti uzita per libera programaro, kiel Discord [la retroprojekto ligita ne plu estas!]. Kie eblas, mi uzas tavolojn de fortan ĉifradon funkciigita per libera programaro, kiel GPG kaj OTR, por pli da protekto kontraŭ privatecaj minacoj. Se loka privateco estas problemo, mi konektos per Tor. Iu ajn el tiuj metodoj estas grando paŝo super telefonaj alvokoj, tekstaj mesaĝoj, Vacapo aŭ Snapchat. Ĉiuj tiuj kune ŝildos vin kontraŭ la plej multaj malamikoj.

Por konekti, kiam mi estas ne hejme, mi serĉas publikajn Wi-Fi-retojn, kiujn oni povas sekurigi per ĉifrado kaj Tor. Se tio ne eblas, mi eble devas demandi al aliulo pri ria aparato —ĉi tio estas bedaŭrinda, sed dum la retefiko funkcias, estas etike akceptebla utiligi ĝin. En la plej multaj okazoj mi tamen evitos konekti al Interreto dise de mia hejmo; mi estas pli fruktodona eksterrete!

Do, jes, mi vivas sen poŝtelefono. Ĝi ne ĉiam estas komforta, sed rendimento, libereco kaj etika konduto ĉiam pravas pli ol komforto.

Mi instigas al vi fari la samon.