Libro pri la historio de la libera kulturo

Mi tradukis al Esperanto la libron verkitan en la portugala A Cultura é Livre: Uma história da resistência antipropriedade (La kulturo estas libera: historio de la kontraŭproprieta rezisto). Mi disponebligas la tradukon: vi povas elŝuti aŭ konsulti ĝin en kelkaj dosierformoj.

Mi ŝatus, ke la Esperanta traduko ankaŭ estu disponebla kiel presita libro, sed antaŭe mi devas plibonigi la PDF-aranĝon. Mi kreas la libron konvertante Markdown-dosierojn per Pandoc, vi povas tute vidi kiel en la fontkodo de la projekto.

Deklaracio de sendependenco de la Retlando

Registaroj de la Industria Mondo, pezecaj gigantoj de karno kaj ŝtalo, mi venas de Retlando, la nova hejmo de Menso. En la nomo de la estonteco, mi petas al vi de la pasinteco, lasu nin trankvilaj. Vi ne estas bonvenaj ĉe ni. Vi ne havas suverenecon, kie ni kunvenas.

Ni ne havas registaron elektitan, nek ni verŝajnas havi iun, do mi alparolas vin per ne pli granda aŭtoritato ol tiu, per kiu libereco mem ĉiam parolas. Mi deklaras ke la tutmonda sociala spaco, kion ni konstruas, estu nature sendependa de la tiranecoj, kiujn vi klopodas trudi al ni. Vi ne havas moralan rajton regi nin, nek vi posedas iun metodon de perforto, kiun timi ni havas realan kialon.

Registaroj derivas siajn justajn potencojn de la konsento de la regatoj. Vi nek petis nek ricevis la nian. Ni ne invitis vin. Nek vi konas nin, nek vi konas nian mondon. Retlando ne sin trovas ene de viaj landlimoj. Ne kredu ke vi povas konstrui ĝin, kvazaŭ ĝi estus publika konstruprojekto. Vi ne povas. Tio estas akto de la naturo kaj ĝi kreskas per niaj kolektivaj agadoj.

Vi ne partoprenis en nia granda kaj kolektiĝanta konversacio, nek vi kreis la riĉecon de niaj merkatoj. Vi ne konas nian kulturon, nian etikon aŭ la neskribitajn kodojn kiuj jam provizas al nia socio pli multe da ordo ol atingiteblus per iuj ajn da viaj fitrudoj.

Vi pretendas ke ekzistas problemoj inter ni kiujn vi devas solvi. Tiun aserton vi pretekstas pro invadi nian zonon. Multaj de tiuj problemoj ne ekzistas. Kie ekzistas realaj konfliktoj, kie ekzistas malpravoj, ni identigos ilin kaj solvos ilin per niaj rimedoj. Ni formas nian propran socialan kontrakton. Tiu rego leviĝos laŭ kondiĉoj de nia mondo, ne de via. Nia mondo estas malsama.

Retlando konsistas de transakcioj, rilatoj kaj penso mem, aranĝitaj kiel staranta ondo en la reto de niaj komunikaĵoj. La nia estas mondo, kiu sin trovas ambaŭ ĉie kaj nenie, sed ne kie loĝas korpoj.

Ni kreas mondon, kien ĉiuj rajtas eniri sen privilegio aŭ antaŭjuĝo akordita pro raso, ekonomia potenco, milita forto aŭ naskiĝloko.

Ni kreas mondon, kie iu ajn, ie ajn rajtas esprimi siajn kredojn, egale kiel neordinarajn, sen timo iĝi devigita al silentado aŭ konformeco.

Viaj juraj konceptoj de posedaĵo, esprimo, identeco, movado kaj kunteksto ne aplikeblas al ni. Ĉiuj ĉi baziĝas sur materio, kaj ĉi tie ne ekzistas materio.

Niaj identecoj ne havas korpojn, do, malkiel vi, ni ne povas atingi ordon per fizika devigado. Ni kredas, ke de etiko, de klerigita memintereso kaj de la komuna boneco, nia registaro altiĝos. Niaj identecoj eblas disiĝataj trans multaj de viaj jurisdikcioj. La sola leĝo, kiun ĉiuj de niaj konstituciaj kulturoj ĝenerale agnoskus estas la Ora Regulo. Ni esperas, ke ni povu konstrui niajn apartajn solvojn sur tiu bazo. Sed ni ne povas akcepti la solvojn kiujn vi klopodadas altrudi.

En Usono, vi hodiaŭ kreis leĝon, la Akto de Reformacio de Telekomunikacioj, kiu forkonsentas vian propran konstitucion kaj insultas la viziojn de Jefferson, Washington, Mill, Madison, DeToqueville kaj Brandeis. Tiuj vizioj nun devas naskiĝi denove en ni.

Vi estas terurataj de viaj propraj idoj, ĉar ili estas indiĝenoj en unu mondo, kie vi ĉiam estos enmigrantoj. Ĉar vi timas ilin, vi komisias viajn burokratarojn kun gepatraj respondumoj kiujn alfronti mem vi tro malkuraĝas. En nia mondo ĉiuj sentimentoj kaj esprimoj de homeco, de maldignaĵo al anĝelaĵo, estas partoj de senkudra tuto, la tutmonda konversacio de bitoj. Ni ne povas apartigi la aeron, kiu sufokas de la aero, sur kiu batas flugiloj.

En Ĉinio, Germanio, Francio, Rusio, Singapuro, Italio kaj Usono vi penadas forbalai la viruson de libereco per establi gardpostenojn ĉe la bordoj de Retlando. Tiuj forteneblas infektadon dum tempeto, sed ili ne funkcios en mondo, kiu baldaŭ litkovrilatos sub bit-pluportantaj ilaroj.

Viaj pliigante arkaikaj informaĵindustrioj daŭrigus sin mem per proponi leĝojn, en Usono kaj aliloke, kiuj pretendas posedi paroladon mem tra la tuta mondo. Tiuj leĝoj deklarus, ke ideoj estu alia industriprodukto ne pli nobla ol krudfero. En nia mondo, kion ajn la homa menso kreus, eblas reproduktati kaj distribuati senfine senkoste. La tutmonda transportado de penso ne plu postulas viajn fabrikojn por atingi.

Tiaj pliigante malamikaj kaj koloniaj rezolucioj metas nin en la sama pozicio kiel tiuj antaŭaj amantoj de libereco kaj memdeterminado, kiuj devis malakcepti aŭtoritatojn de foraj, malinformataj potencoj. Ni devas deklari niajn virtualajn memestantojn imunaj kontraŭ via suvereneco, eĉ dum ni daŭradas konsenti vian regulon super niaj korpoj. Ni disvatiĝos trans la planedon, tiel ke neniu povu aresti niajn pensojn.

Ni kreos civilizacion de la menso en Retlando. Estu ĝi pli humana kaj justa ol la mondo, kiun viaj registaroj faris antaŭe.

Davos, Svisio Februaro 8-a, 1996

La antaŭa teksto estas traduko de A Declaration of the Independence of Cyberspace publikigita de John Perry Barlow sub la CC BY 3.0 US-permesilo.

Afiŝita je Modificado el Kategorio El Senkategoria Etikedoj el Deklaracio de sendependenco de la Retlando

Veturila videludo: SuperTuxKart

SuperTuxKart estas veturila videludo altkvalita. La karakteroj estas bestemblemoj de liberaj programoj, kiel Tux, Gnu kaj Wilber (la bestemblemo de GIMP). Ĝi havas historian reĝimon, kelkajn malfacilecajn nivelojn kaj eblas ludi rete.

Elektado de karaktero
Animacio de la historia reĝimo

Sed krom la klasikaj veturilaj vetkuroj kun aĵoj, estas aliaj ludaj reĝimoj: piedpilko, sekvu la estron, tempa provo kaj batalo. El ĉi tiuj la plej interesa por ludi rete estas piedpilko, ĉar permesas konkuri en teamoj. Kutime estas reta piedpilka turniro ĉiumonate.

piedpilka ludo

Oni povas instali la ludon en distribuo de GNU/Linukso bazitaj sur Debiano plenumante sudo apt install supertuxkart.

Jen mi montras la antaŭfilmon de la plej nova versio, la 1.3:

Legu plu el Veturila videludo: SuperTuxKart

Odysee privatece per librarian

Odysee estas retejo de videoj, kiu uzas liberan protokolon nomitan LBRY, kiu uzas blokĉenon por kunhavigi dosierojn kaj rekompenci kreantojn per sia propra cifereca valuto. Per LBRY videoj ne povas esti cenzuritaj, kiel okazas en multaj nunaj retejoj.

La problemo estas, ke la retejo Odysee ne multe respektas la privatecon kaj postulas Ĝavoskripton — kvankam ĝia kodo estas libera —. Kiel alternativo estas librarian. Rekomendinda nodo estas https://lbry.projectsegfau.lt/, sed ankaŭ estas aliaj.

Julian Assange estos ekstradicita al lando, kiu planis mortigi lin

La britia registraro decidas ekstradicii al Julian Assange al Usono, la lando, kiu planis mortigi lin; iliaj advokatoj apelacios al Alta Kortumo.

La trakto ricevita de Assange en Britia malliberejo estas fia: psikologiaj torturoj, kiuj kaŭzis al li ekstreman streson kaj igis, ke li deziru memmortigi, laŭ la observoj de pli ol sesdek kuracistoj kaj la speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj. En Usono li povas eĉ preni punojn, kiuj entute estu 175 jaroj sub la Spionada Leĝo. Assange agis kiel ĵurnalisto publikante misuzojn de povo kaj militkrimojn.