Plenumante reCAPTCHA-n de Google vi helpas mortigi

Google lastatempe asociis sin kun la Pentagono por helpi ĝin disvolvi artefaritan intelekton. La projekto, nomita Maven, konsistas en disvolvo de sistemo por identigi aĵojn per bildoj de senpilotaj aviadiloj.

Tio signifas, ke la usona imperio uzos la povon de Google super la homoj en la tuta mondo por siaj timigaj interesoj. Nun plenumi reCAPTCHA de Google ne nur signifas etikajn danĝerojn rilatajn al ekonomia ekspluatado kaj al la uzado de proprieta programaro, sed ankaŭ proksima kunlaborado pri la mortigado de homoj. Mortoj, kiuj ŝajnas malhumanigitaj, sed fine estas nekonsciaj (kaj konsciaj) homoj, kiuj trejnas maŝinojn por mortigi.