Ni ĉesigu la ciferecan koloniismon

Ni estas koloniitaj. La plej grandaj teknologiaj firmaoj, kun la kompliceco de Usono, kontrolas la ciferecan mondon. La plejmulto de komputiloj (tiuj kiuj uzas AMD- aŭ Intel-procesorojn) povas esti spionataj kaj fore kontrolitaj danke al universala kaŝenirejo1, pere de la jura subteno de la USA PATRIOT Act2. Ni ankaŭ estas spionataj per poŝtelefonoj3, gvatantaj filmiloj, per la banka sistemo, ktp.

Ni estas la malamikoj

WikiLeaks4 kaj Edward Snowden5 montris al la mondo la gvatadon kaj aliajn abomenaĵojn faritajn, precipe per la publikigo de konfidencaj dokumentoj. La kreinto de WikiLeaks estas en malliberejo pro sia raportado pri la situacio kaj Snowden estas ekzilita en Rusio. Sed vi ne devas krimi por esti malliberigita aŭ persekutata, kiel bone scias la programisto de liberaj programoj kaj defendanto de la privateco Ola Bini6.

Se vi nun legas ĉi tiun artikolon, la (usona) Nacia Sekureca Agentejo probable konsideras vin kiel ekstremisto, same kiel okazis al la legintoj de Linux Journal7. Bonŝance estas pli GNU/Linuksaj ekstremistoj hodiaŭ. Firmaoj kiel Microsoft kutimis diri, ke GNU/Linukso estis kancero8; nun ili «amas Linukson»9. Liberaj programoj kaj privateco gajnis popularecon kaj adeptojn, sed la plejmulto de la problemoj antaŭe menciitaj ankoraŭ ekzistas.

Malkoloniigo

Kvankam la plejmulto de la homoj vivas koloniitaj fare de proprietaj kaj spionadaj teknologioj, estas liberaj alternativoj, kiuj lasas al ni havi pli da privatecon kaj kontrolon; estas projektoj de liberaj aparataroj kaj liberaj programoj, kiuj donas al ni la liberecojn, kiujn la grandaj firmaoj kaj registaroj rifuzas al ni.

Se ni volas akiri pli da privateco kaj libereco, ni ankaŭ devas ĉesigi firmaojn kiel Google, Meta, Apple kaj Microsoft, kiuj neniel defendas la privatecon kaj liberajn programojn. Por fari tion ni devas anstataŭigi iliajn spionajn kaj proprietajn programojn per liberaj kaj malcentraj alternativoj. Ni ankaŭ devas subteni projektoj de liberaj aparataroj.

Tamen la sistemo estas kontraŭ ni. En la plejmulto de la landoj oni uzas la monon akiritan per impostoj por pagi permesilojn de spionaj programoj kaj krei ciferecan kvatadan sistemon. Maniero batali kontraŭ tio estas pagi kiel eble malplej impostoj (pagante per kontanta mono kaj uzante anonimajn ĉifrovalutojn kiel Monero10, ekzemple) kaj denunci la problemon.

La Roma Imperio ne disfalis en du tagoj. Nek la ĉinia nek la usona cifereca imperio faros tion. Ni havas la povon krei kaj instigi liberigajn elektojn.


  1. The Hated One (7-a de aprilo de 2019). How Intel wants to backdoor every computer in the world | Intel Management Engine explained. https://inv.zzls.xyz/watch?v=Lr-9aCMUXzI

  2. Leiva A. (26-a de novembro de 2021). 26 de octubre de 2001: George W. Bush firma la ley USA Patriot, o Patriot Act. https://elordenmundial.com/hoy-en-la-historia/26-octubre/26-de-octubre-de-2001-george-w-bush-firma-la-ley-usa-patriot-o-patriot-act/

  3. Rosenzweig, A. (18-a de oktobro de 2017). Ne plu poŝtelefonoj. https://freakspot.net/eo/sen-po%C5%9Dtelefonoj/

  4. Aŭtoroj de Vikipedio (15-a de majo de 2023). List of material published by WikiLeaks. https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_material_published_by_WikiLeaks

  5. BBC News Mundo (26-a de septembro de 2022). Snowden: Putin otorga la nacionalidad rusa al exagente estadounidense. https://www.bbc.com/mundo/noticias-internacional-63039060

  6. Aŭtoroj de Vikipedio (1-a de februaro de 2023). Ola Bini. https://es.wikipedia.org/wiki/Ola_Bini

  7. Rankin, K. (3-a de julio de 2014). NSA: Linux Journal is an "extremist forum" and its readers get flagged for extra surveillance. https://www.linuxjournal.com/content/nsa-linux-journal-extremist-forum-and-its-readers-get-flagged-extra-surveillance

  8. Greene, T. C. (2-a de junio de 2001). Ballmer: 'Linux is a cancer'. https://www.theregister.com/2001/06/02/ballmer_linux_is_a_cancer/

  9. Aŭtoroj de Vikipedio (7 de aprilo de 2023). Microsoft and open source. https://en.wikipedia.org/wiki/Microsoft_and_open_source

  10. Maldonado Ventura, J. (20-a de februaro de 2023). Ĉifrovalutoj, anonimeco, sencentra ekonomio. https://freakspot.net/eo/%C4%89ifrovalutoj-anonimeco-sencentra-ekonomio/

Elŝuti ludliston el YouTube

Vi povas uzi la programon yt-dlp. Estas kelkaj manieroj instali ĝi, unu el ili estas pere de la pako-administrilo de via distribuo:

sudo apt install yt-dlp

Por elŝuti ludliston oni simple devas tajpi en terminalo yt-dlp, la URL-n de la ludlisto kaj premi la enigan klavon. Ekzemple:

yt-dlp https://youtube.com/playlist?list=PLvvDxND6LkgB_5dssZod-3BET4_DFRmtU

Ĉi tiu programo ne nur elŝutas videojn el YouTube, sed ankaŭ povas elŝuti videojn el multaj retejoj.

La Fediverso povas esti tre toksika

Mastodon, inspirita de GNU social, kaj Pleroma estas la plej popularaj konsistaĵoj de tio, kion ni hodiaŭ konas kiel «Fediverson». Ili ĉiuj estas esence interligitaj liberaj klonoj de Twitter, kiuj rilate funkcias unu kun la alia per ActivityPub-protokolo.

En multaj aspektoj la Fediverso estas liberiga forto por la bono. Ĝia federacia dezajno distribuas la administradon kaj kostojn inter multaj sendependaj estaĵoj, io kion mi rigardas kiel tre potencan dezajnan elekton. Ĝiaj kontroladaj iloj ankaŭ faras bonan laboron por teni novnaziojn for de viaj fluoj kaj provizi komfortan ejon por esprimi viajn pensojn, speciale se via esprimmaniero estas kalumniita de la socio. Grandaj aroj de fediversaj anoj trovis en ĝi hejmo por sin esprimi, kio estas negita al ili alie pro ilia sekso, socia sekso aŭ aliaj ecoj. Ĝi ankaŭ esence mankas komerca propagando.

Sed ĝi daŭre estas klono de Twitter, kaj multaj el la sociaj kaj psikologiaj malbonoj, kiujn ĝi havas, estas en la Fediverso. Ĝi estas fluo de hazardaj pensoj de aliuloj, ofte nefiltrita, kiuj estas montritaj al vi sen juĝo de valoroj — eĉ kiam valorjuĝo povus esti saĝa. Funkcioj kiel diskonigi aŭ «ŝati» afiŝojn, postiri nombrojn de sekvantoj kaj etajn influantojn, ĉi tiuj aferoj altigas la nivelon de dopamino, kiel iu ajn socia retejo faras. La pliigita signolimo ne vere helpas; la plejmulto de afiŝoj estas tre mallongaj kaj neniu volas legi eseon agreseme plenigitan per vortoj en mallarĝa kolumno.

La Fediverso estas medio optimigita por akraj diskutoj. La diskutoj en ĉi tiu medio okazas sub ĉi tiuj limigoj, publike, kun la malgranda nombro de sekvantoj de ambaŭ flankoj enirante kaj elirante por plifortigi iliajn opiniojn kaj ataki la kontraŭulojn. Progreso estas mezurata per gajnoj de ideologia teritorio kaj per kreskantaj kaj malkreskantaj amasoj de partoprenantoj, kiuj komentas ĉie en la grandegaj fadenoj. Vi ne nur argumentas vian opinion, sed vi ankaŭ prezentas ĝin al via publiko kaj al la publiko de via kontraŭulo.

La sociaj retejoj ne estas bonaj por vi. La Fediverso eltiris la plej malbonon el mi kaj ĝi povas ankaŭ eltiri la plej malbonon el vi. La kondutoj, kiujn ĝi instigas, estas klare difinitaj kiel ĉikano, konduto kiu ne estas unika de iu ideologia kondiĉo. Homoj vundiĝas en la Fediverso. Memoru tion. Konsideru rigardi la spegulon kaj demandi vin, ĉu via rilato kun la platformo estas sana por vi kaj por la homoj ĉirkaŭ vi.

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo «The Fediverse can be pretty toxic» publikigita de Drew Devault sub la CC BY-SA 2.0-permesilo.

TikTok: kial tiu merdo estas tiel sukcesa?

Imagu drogon, kiu pliigas vian streson, anksion kaj kiu mense lacegigas vin; drogon, kiu ne nur dependigas vin, sed kiu ĉiutage lasas vin sen energion. Kiu uzus tiun drogon? Preskaŭ ĉiuj. Tiu drogo nomiĝas TikTok.

Ĉu vi sentas vin sola? Ne zorgu, en la komunumo de tendencoj kaj defioj vi havos «amikojn», kiuj ege volos vidi kiel vi agas kiel idioto aŭ vi ridinde kaj hontinde dancas.

Adoleskantoj, infanoj kaj plenkreskuloj stulte agas pro socia aprobo. Sed tio ne damaĝas iun, ĉu? Estas defioj kiel metu lesivojn en la okulojn por vidi, se ilia koloro ŝanĝiĝas; sin ŝminki per oranĝa ŝimo; faligi iun per la piedoj dum ri saltas, kiel en la jena video:

Homoj mortis farinte stultajn defiojn. Kiu kulpas? TikTok ne devigas al vi uzi la platformon, sed en mondo ege stresa, kiu kaŭzas angoron kaj estas tro-dozo de dopamino, kun homoj kiuj urĝe bezonas socian aprobon, ekzistas homoj, kiuj rifuĝas en toksa medio. Estas homoj, kiuj sentas la neceson montri al aliuloj, ke ili feliĉas, ke ili havas mirindan vivon... La realo estas tre malsama.

Pro familiaj konfliktoj, problemoj en la lernejo aŭ en la laborejo, homoj rifuĝas en TikTok, kiu unuavide ne ŝajnas drogon, por forgesi siajn problemojn. Tamen TikTok agas en la mezolimba vojo, aktivante la sistemon de cerba rekompenco. Se vidi stultajn videojn igas, ke vi forgesu viajn problemojn kaj ankaŭ donas al vi plezuron, vi vidos stultajn videojn, kaj via cerbo volos fari tion denove, do vi vidas alian videon kaj via cerbo produktas dopaminon. Iom post iom la dopaminerga sistemo adaptiĝas: unue sufiĉos al vi vidi videon, sed poste vi bezonos vidi du, tri, kvar... Por atingi la saman plezuran nivelon kiel en la komenco vi devos vidi pli kaj pli da videoj.

Aliflanke la agoj, kiuj sane pliigas la dopaminon, kiel fari ekzercojn kaj sane manĝi, estas tedaj. Oni ne povas kompari tiujn agojn kun tio, kion la grandaj firmaoj ofertas, kio maksimume pliigas vian dopaminon, sen nenia peno via, ĝis vi estas dika, elĉerpita...

Per sociaj retejoj kiel TikTok ne necesas, ke vi elektu tion, kion vi volas vidi, ĉar la algoritmo elektas por vi la specon de merdo, kiun vi ŝatas, donante ĝin al vi, sen ke vi devos movi unu fingron. Ĝi faras tion senkoste, ĉar vi estas la produkto: ĝia negoco konsistas en teni vin dependa antaŭ ekrano, por ke vi vidu la kiel eble plej grandan nombron de reklamoj. Kial ili faras tion? Ŝanĝante iom post iom viajn agojn kaj vian pensmanieron, alivorte igante vin dependa, sen ke vi konsciu. Vi ne povas vidi kiel funkcias la algoritmo, kiu estis hiperoptimumigita por dependigi vin, sed vi povas vidi la sekvan videon kaj fari aliajn aferojn, kiuj igu, ke aliaj homoj restu pli da tempo en la platformo, kiel komenti kaj ŝati. Vi estas uzato, ne uzanto.

Pro tio vi faris preskaŭ nenion dum tutaj tagoj kaj vi ĉiam estas tiel laca, malgaja, enuigita, stresita, korpremita, senmotivigita, iritita, malfortigita... mania.

Ĉu TikTok malsanigas homojn? TikTok estas reflekto de nia socio, socio malsana, trompita per malvera feliĉo de la sociaj retejoj, laca de la mondo. La sociaj retejoj scias multajn aferojn pri vi, sed vi nenion scias pri ili, ĉar ili estas malliberaj programoj. Ekzistas liberaj sociaj retejoj, sed ili ankaŭ povas esti tre toksikaj.

Por liberigi vin de la dependeco vi povas klopodi la dopaminan sentoksigon, tio estas, malpliigi la uzadon de sociaj retejoj kaj fari aferojn, kiuj postulas penon kaj ne donas al vi tujan plezuron. Por ke tio estu pli facila, oni povas fari tion iom post iom.

Kompreneble la sociaj retejoj ankaŭ povas esti utilaj, sed oni devas modere uzi ilin. Plej bone estus, ke ili estu liberaj kaj privatecrespektemaj. Ili ne devas instigi dependecon, tion kion TikTok, Instagram, YouTube kaj aliaj sociaj retejoj faras.