Urba elirado

La lumo kaŝiĝis post la monto verda; ri havis sufiĉan tempon por iri al sia eta kaj trankvila rifuĝejo. Ri loĝis pacege kaj harmoniege en naturejo.

Iutage trovis ri alian personon en arbaro kie troviĝas proksima al ria rifuĝejo dum ri kolektis berojn. Ri proksimiĝis al la nekonata, kiu rigardis perdite al ĉiuj direktoj. Kiam ŝi ekperceptis rian apudeston, ri salutis rin ĝoje, kaj ili ekparolis.

Ri devenis de urbo serĉanta trankvilan ejon kie ri povis loĝi pace kaj libere. Ambaŭ komprenis sin tre bone jam de la komenco, do ili decidis kunlabori kaj loĝi kune.

La historiojn kiujn ri rakontis pri la urbo estis strangaj. Tie ne estis libereco. La bestoj ne kuris nek flugis libere, sed ili portis ligilojn ĉirkaŭ siaj koloj kaj spiris malpuran aeron. La homoj kiuj direktis tiujn kvarpiedo-bestojn ankaŭ havis mastroj al kiuj ili devis servi.

Kiam ri alvenis al la monto kaj ekkonis ria nova kunulo, ri trovis bonegan vivmanieron. Ri konis la plezuron pri observi la stelojn, pri spiri puran aeron, pri moviĝi libere...

Registritaj pro defendi la privatecon

Anoj el la asocio Zwiebelfreunde, pri la privateca defendo kaj edukado, estis viktimoj de policserĉado, sen pravigebla kaŭzo. Estis serĉitaj la 20an de Junio la loko de la asocio kaj la domoj de anoj de la plenumkomitato. Ankaŭ serĉis la ejoj de la Chaos Computer Club en Aŭgsburgo.

La pravigo prezentita de la ŝtata aŭtoritato estis retpaĝaro kiu incitis al la agoj kontraŭe al la jara kunesto de la ekstremdekstra partio AfD. Ĉi tio parto tute ne rilatas kun la asocio nek kun la serĉitaj personaj. La supozita konekto estas la uzo de la retpoŝto-servilo de Riseup (organizo nur ekonomike apogita de Zwiebelfreunde) de la suspekta retpaĝaro pri estonta kriminaleco.

La aktivuloj per la privateco estas ofte malrajte viktimoj de invadoj al la privateco de la represia ŝtatuloj. La personaj estis serĉitaj kiel atestantoj; traktitaj kiel krimuloj.

Plenumante reCAPTCHA-n de Google vi helpas mortigi

Google lastatempe asociis sin kun la Pentagono por helpi ĝin disvolvi artefaritan intelekton. La projekto, nomita Maven, konsistas en disvolvo de sistemo por identigi aĵojn per bildoj de senpilotaj aviadiloj.

Tio signifas, ke la usona imperio uzos la povon de Google super la homoj en la tuta mondo por siaj timigaj interesoj. Nun plenumi reCAPTCHA de Google ne nur signifas etikajn danĝerojn rilatajn al ekonomia ekspluatado kaj al la uzado de proprieta programaro, sed ankaŭ proksima kunlaborado pri la mortigado de homoj. Mortoj, kiuj ŝajnas malhumanigitaj, sed fine estas nekonsciaj (kaj konsciaj) homoj, kiuj trejnas maŝinojn por mortigi.

Kiel Google ekspluatas per CAPTCHA-j

CAPTCHA (komplete aŭtomata publika testo de Turing por distingi komputilojn kaj homojn) estas testo uzata por distingi inter komputiloj kaj homoj. Ili estas ĉefe uzita por eviti trudvarbajn mesaĝojn.

Programo, kiu faras tiun ĉi teston estas reCAPTCHA, kiu esits publikigita la 27-an de majo de 2007 kaj akirita de Google Legu plu el Kiel Google ekspluatas per CAPTCHA-j