TikTok privatece per ProxiTok

TikTok estas centra socia reto, kiu bezonas la uzon de proprieta programaro. Estas preskaŭ maleble uzi TikTok sen forlasi vian privatecon aŭ liberecon... krom se ni uzas alian fasadon, kiel ProxyTok-on, kiun mi priskribas en ĉi tiu artikolo.

La fasado de ProxiTok estas simpla. Oni povas iri al la populara enhavo (Trending), trovi uzantojn (Discover) kaj serĉi laŭ uzantnomo, etikedo, URL de TikTok, muzika identigilo kaj videa identigilo.

Serĉi laŭ uzantnomo
Profilo de @recetasveganas. Ankaŭ sekveblas per RSS.

La projekto komenciĝis la 1-an de januaro de 2022, do estas tre juna kaj oni esperas, ke estu aldonitaj pli da funkcioj. Por aŭtomate alidirekti al ProxiTok oni povas instali la aldonaĵon LibRedirect, kiu ankaŭ evitas aliajn retejojn malbonajn por la privateco.

Ekzistas kelkaj publikaj nodoj, eblante instali unu en via propra servilo.

Odysee privatece per librarian

Odysee estas retejo de videoj, kiu uzas liberan protokolon nomitan LBRY, kiu uzas blokĉenon por kunhavigi dosierojn kaj rekompenci kreantojn per sia propra cifereca valuto. Per LBRY videoj ne povas esti cenzuritaj, kiel okazas en multaj nunaj retejoj.

La problemo estas, ke la retejo Odysee ne multe respektas la privatecon kaj postulas Ĝavoskripton — kvankam ĝia kodo estas libera —. Kiel alternativo estas librarian. Ĝia oficiala nodo estas https://lbry.bcow.xyz/, sed estas aliaj.

YouTube privatece per Invidious

Kiel oni jam bone scias, Jutubo ne estas libera programaro kaj ne respektas vian privatecon, sed bedaŭrinde kelkaj videoj nur troviĝas tie. En ĉi tiu artikolo mi prezentas al vi simplan manieron vidi Jutubajn videojn sen plenumi proprietan programaron el Guglo, per Invidious.

Invidious estas libera kaj malpeza interfaco por Jutubo, kiu estas farita atentante la programan liberecon. Jen kelkaj el ĝiaj trajtoj:

  • Sen anoncoj
  • Libera programaro, fontokodo sub AGPLv3 licenco
  • Havas serĉilo
  • Ne bezonas Guglan konton por konservi abonojn
  • Subtenas apudtekstojn
  • Tre agordebla
  • Permesas enigi videojn el Invidious en via retpaĝo, kiel la jenan:
Legu plu el YouTube privatece per Invidious

Instagram per libera programaro kaj privatece

Instagram estas centra socia reto, kiu bezonas la uzado de proprieta programaro. Estas preskaŭ maleble uzi Instagramon sen forlasi vian privatecon aŭ liberecon... krom se ni uzas alian fasadon, kiel Bibliogramon, pri kiu mi skribas en ĉi tiu artikolo.

Bibliogram lasas vidi uzantajn profilojn, afiŝojn kaj IGTV-videojn simple. En tiu retejo estas serĉo-formularoj por afiŝoj kaj uzantoj.

Legu plu el Instagram per libera programaro kaj privatece